Tanato
| Tanato | |
|---|---|
| Originala nomo | Θάνατος |
| Sekso | vira |
| Eble sama | Mortulo, Mors |
| Familio | |
| Patro | Erebo |
| Patrino | Nikso |
| Infanoj | Lyncus |
| Amkunuloj | Macaria |
En la helena mitologio estas Tanato aŭ Tanatoso (helene θάνατος, latine Mors) dio de la morto kaj la morto mem, filo de la diino de nokto Nikso. Li estas prezentata kiel filo de la dio de senfunda abismo kaj eterna mallumo Tartaro, laŭ aliaj fontoj lia patro estis Erebo. Lia frato-ĝemelo estis dio de la dormo Hipno.

Tanato estis bildigata en formo de la juna homo kun nigraj flugiloj kaj kun estingita aŭ estinganta torĉo. Li venadis por mortontoj, kiam forpasis ilia tempo destinita de la sorto kaj forportadis ilin en submondon, kie li fordonadis ilin al la dio Hadeso. Dufoje sukcesis la homoj Tanaton superruzi. Foje Heraklo embuskis malantaŭ kripto, kie estu sepultota Alkesto, kaj kiam Tanato venis por ŝi, Heraklo en obstina lukto venkis lin kaj elpostulis de li promeson, ke li redonos al Alkesto vivon. En la dua fojo trompis lin Sizifo, kiu eĉ por certa tempo liberigis homaron de la ŝarĝo de morto.
Tanato, kun sia frato Hipno, transportis en regnon de mortintoj ankaŭ bravan likian heroon Sarpedonon, kiu falis antaŭ muregoj de Trojo.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

