Takubo

Bilda reprezento de la Triopa Alianco en la Kodekso Osuna (1565?). En la centro Meksiko kaj dekstre Takubo.

Takubo aŭ en hispana Tacuba origine nomata Tlacopan, TaklopanTaklopano, signifas "Loko sur la bastonetoj" el tlakotl bastonetoj kaj pan loko sur,[1] en Naŭatla lingvo.

Aktuale ĝi estas konata kiel "Tacuba" nome kolonio situa en la kvartaloj Delegación Miguel Hidalgo kaj Azcapotzalco en Meksikurbo, sed ĝi estis unu el la senjorlandoj de Mezameriko plej gravaj kiuj setlis en la okcidenta areo de la Valo de Meksiko.

Historio

Sur la fekundaj teroj de la tiama okcidenta bordo de la Lago Tekskoko, troviĝis la Senjorlando Tlakopano. Fondita de Tlakomacin, ĝi estis submetita al la Senjorlando Tepaneka en Azkapocalko, nome la plej granda kaj plej stabila ĝis la momento senjorlando de la Centra Altebenaĵo. Por venki super Azkapocalko, Tlakopano alianciĝis kun la senjorlandoj Tenoĉtitlano kaj Tekskoko en la Triopa Alianco, en la jaro 1428. La Triopa Alianco venkis super Azkapocalko, kaj al Tlakopano korespondis kvinonon de la totala impostado de la konkeritaj popoloj.

Poste, el inter tiuj tri senjorlandoj, elstaris milite kaj politike tiu de la Aztekoj meksikaj en Tenoĉtitlano, kiu finfine hegemoniis super siaj du aliancanoj. Tlakopano, estante pli malgranda ol Tekskoko, subiĝis pli rapide antaŭ la povo meksika, dum Tekskoko, estrita de kosmopolitaj estroj, plutenis kun relative pli granda sukceso sian aŭtonomecon disde la regantaj familioj de Tenoĉtitlano.

Referencoj

  1. Siméon, R. (1977). Diccionario de la lengua nahuatl o mexicana. México: Siglo Veintiuno.

Bibliografio

  • Diego Muñoz Camargo. Historia de Tlaxcala. Ed. Dastin 2004. España.
  • Domingo Chimalpahin Cuauhtlehuanitzin. Las ocho relaciones y el memorial de Colhuacan. CNCA. 1998.
  • Hernando de Alvarado Tezozomóc. Crónica mexicana. Col. Crónicas de América. Ed. Dastin. 2002.
  • Fernando de Alva Ixtlilxóchitl. Historia de la Nación Mexicana. Ed. Dastin. España 2002.
  • López Austin, Alfredo, y López Luján, Leonardo. El Pasado Indígena. FCE. 1996.
  • La Guerra entre Tenochtitlan y Azcapotzalco: construcción y significación de un hecho histórico, tesis que para obtener el grado de Doctor en Historia, presenta Clementina Lisi Battcock, asesor, José Rubén Romero Galván, 2008.
  • Pedro Carrasco, Estructura político-territorial del Imperio Tenochca: la Triple Alianza de Tenochtitlan, Tetzcoco y Tlacopan, México, El Colegio de México, 1996.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.