Survie
| Survie | ||
|---|---|---|
| neprofitcela organizaĵo | ||
| Komenco | 1984 vd | |
| Landoj | Francio vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
| Jura formo | asocio laŭ leĝo de 1901 | |
Survie (Transvivo en la franca) estas franca asocio kreita en 1984. Estris ĝin sinsekve François-Xavier Verschave, Odile Tobner, Jean Carbonare kaj hodiaŭ Fabrice Tarrit. Komence ĝi estis unika asocio kaj nun ekzistas Survie France (Transvivo Francio) kaj aliaj lokaj asocioj (regionaj aŭ departementaj) kiel Survie Rhône (Transvivo Rodano), Survie Savoie (Transvivo Savojo), ktp.
Laŭstatutaj celoj
La oficialaj celoj de la asocio estas :
- disvolvi la aliron de ĉiuj al la mondaj publikbienoj ;
- rejustigi la rilatojn inter Francio kaj Afriko ;
- batali la banaligon de la genocidoj.
Inspiro kaj agadoj
La deveno
Marco Pannella, italo, estis unu el la kreintoj de la asocio dum la 1980-aj jaroj. En 1981 kun argentino Adolfo Pérez Esquivel kaj franco Jean Fabre, li kritikis la organizadon de «jaro de la infaneco» kiam multaj infanoj plu forpasas pro malsato kaj ke oni nur fermas strute la okulojn, disparoladas aŭ almozdonas pri ili. Laŭ ili estas pro politikaj problemoj kaj almozdono ne sufiĉas.[1]
Notoj kaj referencoj
- ↑ (france) Retejo de la asocio - Deveno de la asocio
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

