Supozitorio


Supozitorio estas obusa aŭ torpeda forma preparaĵo, solida medikamento kiun oni metas en anuson por iri al rektumo porenkonduki medikamenton en la organismon. La supozitorio malrapide fandiĝas en la rektumo.
Agoj
La supozitorioj povas havi lokan agon aŭ ĝeneralan agon :
loka ago
Ekzemploj :
- la supozitorioj alportas loke substancon, ĉefe por la traktado de la hemoroidoj ;
- la laksigiloj liberigante lokan substancon laksigaj, por fluidigi fekojn.
ĝenerala ago
Enmeto de agema substanco per sorbado tra la rektuma mukozo. Ili estas uzataj ĉefe ĉe la infanoj, ĉar ofte estas pli facila administri ĝin ol per buŝo.
La agemaj substancoj enmetitaj per rektumo ofte estas malbone sorbitaj, ofte ankaù malbone uzitaj. La aktualaj rekomendoj estas eviti la uzadon de supozitorio. Fakte eksmodigo de supozitorioj en diversaj landoj kaj sociaj sektoroj rezultis foje en eĉ danĝeraj maloftaj okazoj de malĝusta uzado, kiel engluti supozitorion anstataŭ enmeti ilin per la ĝusta truo, aŭ enmeti ĝin neforigante la envolvaĵon ktp.
Historio

La supozitorio estus inventitaj dum la tempoj de antikva Egiptio , poste uzitaj en Grekio aŭ Antikva Romo kaj ĉe la Hebreoj . Unua fojo menciita kaj bone identigita en La Medicino de la malriĉaj, laboro al la 10a jarcento de la araba klerulo Ibn Al Jazzar kiu parolas pri peniso de sekigita kaj ŝprucigita lupo, miksita kun mosko, de la safrano kaj de la kariofiloj por esti uzita kiel supozitorio kun la celo favori la fekundecon de la sterilaj virinoj.
En 1762 aperas la unuaj supozitorioj kun butero de kakao (fandiĝante je la temperaturo de la homa korpo), kiu permesas enkapsuligado la agemaj substancoj kaj sekve pli bone disvastigi ilin.
La uzo de la supozitorioj ĝeneraligas nur je la 19a jarcento, kie ili estas fabrikitaj industrie (la muldilo estis unue en papero poste konuso en latuno aŭ en stano) kaj uzitaj kiel efika kuracilo : fortikigantaj, kontraŭ-hemoroidaj
Post la Dua mondmilito, la malabundeco de la butero de kakao estis anstataŭigita per sintezaj aktivaj substancoj
Fontoj
PIV 2020 - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.