Superkilen

Superkilen
parko [+]

LandoDanio
SituoKopenhago
- koordinatoj55° 42′ 3″ N, 12° 32′ 34″ O (mapo)55.70083072587312.542700176371Koordinatoj: 55° 42′ 3″ N, 12° 32′ 34″ O (mapo) [+]

Superkilen (Tero)
Superkilen (Tero)

Superkilen (Centra Kopenhago)
Superkilen (Centra Kopenhago)
DEC

Superkilen (Kopenhago)
Superkilen (Kopenhago)
DEC
Map
Superkilen
Vikimedia Komunejo:  Superkilen [+]
vdr
Superkilen, Nørrebro, Kopenhago.

La Superkilen estas publika instalaĵo en la distrikto Nørrebro de la dana ĉefurbo Kopenhago [1].

La parko estas dezajnita por alporti enmigrintojn kaj lokulojn kune, antaŭenigante toleremon kaj unuecon en unu el la plej etne-variaj kaj soci-defiitaj komunumoj de Danio [2] [3]. Ne nur la parko estas rendevuejo por lokaj loĝantoj, ĝi estas vidindaĵo por Kopenhago. La tri- hektara parko estis kompletigita en 2012.

Superkilen konsistas el tri partoj:

  • ruĝa placo por malstreĉiĝo kun kafejoj kaj muziko,
  • en la nigra korto homoj renkontiĝas por babili kaj kradrosti
  • kaj la nature verda parko.

Superkilen renkontas la bezonojn de 62 malsamaj naciecoj vivantaj en ĉi tiu parto de Kopenhago. Por efektivigi tiun koncepton, specifaj objektoj kiel ekzemple benkoj, rubujoj, arboj, ludejoj, kloakkovriloj kaj signaĝo de aliaj landoj estis integritaj en la planadon.

Priskribo

La parko estas proksimume 750 metrojn longa, situanta ambaŭflanke de bicikla vojo kaj kovras totalan areon de proksimume 30 000 kvadrataj metroj Ĝi konsistas el tri ĉefaj areoj: la ruĝa areo, la nigra areo, kaj la verda parko..

La ruĝa areo, pentrita en brilruĝa, oranĝa kaj rozo, fokusiĝas al distro kaj moderna vivo. La nigra areo en la centro estas la klasika placo kun fontano kie najbaroj povas renkontiĝi, speco de "urba salono". En la verda parko, estas montetoj, arboj kaj plantoj taŭgaj por piknikoj, sportoj kaj hundopromenoj..

Multaj el la objektoj en la parko estis importitaj aŭ speciale kopiitaj de eksterlandaj dezajnoj. Ili inkluzivas svingojn el Irako, benkojn el Brazilo, fontanon el Maroko kaj rubujojn el Anglio. Estas neonaj ŝildoj el la tuta mondo reklamantaj ĉion, de rusa hotelo ĝis ĉina belecsalono. Eĉ la kloakkovriloj venas de Zanzibaro, Gdansko, kaj Parizo. Entute, ekzistas 108 plantoj kaj artefaktoj kiuj montras la etnan diversecon de la loka loĝantaro. Tiuj objektoj helpas simboli la komunan proprieton de la loĝantoj de la parko..

Plako sur la tero apud ĉiu objekto priskribas ĝin en la dana kaj la lingvo de ĝia lando, kaj vizitantoj povas elŝuti apon por lerni pli pri ĉiu objekto.

Galerio

Referencoj

  1. Superkilen. Arkivita el la originalo je 2019-12-14. Alirita 2019-12-14 .
  2. "Danish park designed to promote tolerance in community wins architectural award", Reuters, 2016-10-03. (angle)
  3. "Aga Khan Award for Architecture 2016 Winning Projects", Aga Khan Award for Architecture, Aga Khan Trust for Culture.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.