Sulakyurt
| Sulakyurt | ||
| urbeto | ||
|---|---|---|
| Provinco | Provinco Kırıkkale | |
| Geografia situo | 40° 10′ N, 33° 43′ O (mapo)40.16666666666733.716666666667Koordinatoj: 40° 10′ N, 33° 43′ O (mapo) | |
| Alto super la marnivelo | 829 m | |
| Loĝantaro | 2115 (en 2020) | |
| Poŝtkodo | 71 900 | |
| Telefona kodo | 0318 | |
| Aŭtokodo | 71 | |
| Retpaĝaro | www.sulakyurt.bel.tr | |
Sulakyurt estas urbeto kaj subprovinco (d) de Provinco Kırıkkale en Turkujo.
Arkeologio

Trezoro de 428 romaj denaroj kaj unu draĥmo troviĝis en vilaĝo Sarımbey en 1962. Oni kredas, ke ĝi estis enterigita en la jaro 235 aŭ 236.[1]
Historio
La subprovinco kreiĝis en 1960 de Leĝo N-ro 7033[2] el nahiye (d) Konur (27 vilaĝoj kaj ĉefurbo Sulakyurt; 14 128 loĝantoj laŭ popolnombrado 1955) en subprovinco (kaza) Kalecik en provinco Ankara. La sekva popolnombrado en 1960 konstatis loĝnombron de 15 656 por la nova subprovinco, el kiuj 1690 troviĝis en la ĉefurbo.
Geografio
La subprovinco Sulakyurt situas norde en la provinco. Ĝi limas sudoriente kun Delice, sude kun Balışeyh, kaj sudoriente kun la ĉefsubprovinco, okcidente kun Provinco Ankara kaj norde kun Provinco Çankırı. Ĝi estas en la montaro Karagüney Dağı, kaj okcidente de la ĉefurbo situas monto 1255 metrojn alta nomata Yığlıtaşbeli Tepesi. Ĝian nordokcidentan kaj nordan bordon formas la rivero Kızılırmak.

Fine de 2020 la subprovinco konsistis el la ĉefurbo kaj 26 vilaĝoj kun averaĝe po 169 loĝantoj. Naŭ vilaĝoj havis pli ol tiu averaĝo kaj dek unu havis malpli ol cent loĝantojn. La plej granda vilaĝo estis Hamzali kun 502 loĝantoj. Sulakyurt havas la duan plej malaltan loĝdenson de la naŭ subprovincoj de Kırıkkale, superante nur Delice. Krom la ĉefurbo, Güzelyurt kaj Hamzalı estis komunumoj, sed en 2013 malplialtiĝis al statuso de vilaĝoj.
Geologio
Sude de Sulakyurt troviĝas granito, kiu entrudiĝis fine de la Kretaceo.[3] Pli norde troviĝas sedimentaj rokoj de la Baseno Çankırı-Çorum formitaj ĉirkaŭ la Oligoceno, kiam Sulakyurt situis ĉe la bordo de lago.[4]
Ekologio
La klimato estas duonseka. La grundoj estas minacataj de erozio, precipe en krutaj deklivoj kovrataj de arboj sed preskaŭ sen aliaj plantoj, kaj en paŝtejoj kie paŝtado detruas la plantojn. Ebenaj kultivejoj estas malpli eroziataj.[5]
En Sulakyurt troviĝas izolita populacio de la kverko Quercus ithaburensis subsp. macrolepis, kiu normale kreskas ĉirkaŭ marbordoj. Ĝi pluvivas pro la helpo de agrikulturistoj, kiuj forigadis konkurajn kverkajn speciojn.[6]
Ĉefurbo
La urbeto Sulakyurt estas proksimume 40 kilometrojn laŭ rekta linio nordoriente de la provinca ĉefurbo Kırıkkale (54 km laŭ aŭtvojo). Ĝi konektiĝas per vojoj kun Balışeyh sude kaj Kızılırmak norde. Ĝi loĝigas proksimume trionon de la provinca loĝantaro kaj dividiĝas en sep mahalle (kvartalojn) kun averaĝe po 302 loĝantoj. Ekde 1956 la urbeto havas statuson de belediye (komunumo), videblan en la urba blazono.
Akvobaraĵo
Estas akvobaraĵo en la rivereto Taretözü, kiu kaptas akvon por irigacio.[7][8][9] Ĝi estis planata jam en 1997[10] kaj kompletiĝis en 2015.[11] La baraĵo havas mulditan muron por bloki likadon de akvo tra la aluvio sub ĝi.[12]
Demografio
Loĝnombro
La ĉi-suba tabelo montras historian komparon de la loĝantaroj de Provinco Kırıkkale, Subprovinco Sulakyurt, kaj la urbeto Sulakyurt, kaj kiom ĉiu administra unuo konsistigas el la pli supera (elcente). La nombroj baziĝas sur la loĝantregistro (ADNKS) kreita en 2007.[13] La datumoj antaŭ 2007 venas de popolnombradoj.
| Jaro | Provinco | Subprovinco | Urbo | ||
|---|---|---|---|---|---|
| abs. | % | abs. | % | abs. | |
| 2020 | 271.424 | 2,40 | 6.513 | 32,47 | 2.115 |
| 2019 | 275.618 | 2,52 | 6.953 | 34,55 | 2.402 |
| 2018 | 286.602 | 2,98 | 8.531 | 32,68 | 2.788 |
| 2017 | 278.749 | 2,33 | 6.504 | 37,44 | 2.435 |
| 2016 | 277.984 | 2,38 | 6.626 | 36,46 | 2.416 |
| 2015 | 270.271 | 2,47 | 6.685 | 36,20 | 2.420 |
| 2014 | 271.092 | 2,61 | 7.089 | 35,90 | 2.545 |
| 2013 | 274.658 | 2,83 | 7.773 | 31,09 | 2.417 |
| 2012 | 274.727 | 3,56 | 9.783 | 26,39 | 2.582 |
| 2011 | 274.992 | 2,88 | 7.927 | 32,29 | 2.560 |
| 2010 | 276.647 | 3,10 | 8.575 | 32,94 | 2.825 |
| 2009 | 280.834 | 3,70 | 10.383 | 24,74 | 2.569 |
| 2008 | 279.325 | 3,26 | 9.093 | 28,87 | 2.625 |
| 2007 | 280.234 | 3,36 | 9.427 | 29,37 | 2.769 |
| 2000 | 383.508 | 4,30 | 16.480 | 38,50 | 6.344 |
| 1997 | 357.544 | 4,88 | 17.449 | 34,15 | 5.958 |
Referencoj
- ↑ Kızılkaya, Yıldız. 1991. "The Sulakyurt Hoard". En Lightfoot, C.S. (red.), Recent Turkish Coin Hoards and Numismatic Studies. Oxford: Oxbow Books. 213-248.
- ↑ Leĝo N-ro 7033, publikigita 27-an de junio 1957 en ŝtatogazeto n-ro 9644; PDF-dosiero, p. 16 (17452)
- ↑ Kaymakci, Nuretdin. 2000. Tectono-stratigraphical Evolution of the Çankırı Basin (Central Anatolia, Turkey). Geologica Ultraiectina 190. 39.
- ↑ Karadenizli, Levent. 2011. "Oligocene to Pliocene palaeogeographic evolution of the Çankırı-Çorum Basin, central Anatolia, Turkey." Sedimentary Geology 237, (1–2), p. 1-29. [1]
- ↑ Öztürk, Arif, kaj al. 2023. "Simulating with a combination of RUSLE GIS and sediment delivery ratio for soil restoration". Environmental Monitoring and Assessment 195: 719.
- ↑ Özcan, Ali Uğur. 2021. "Sulakyurt Kalıntı Anadolu Palamut Meşesi (Quercus ithaburensis Decne subsp. macrolepis (Kotschy) Hedge & Yalt.) Ormanı, tehditler ve koruma önerileri". Turkish Journal of Forestry 22(1): 8-16.
- ↑ Sulakyurt Barajı. Alirita 2022-09-22 .
- ↑ Sulakyurt Barajı'ndan 16,7 milyon lira katkı sağlanacak. Alirita 2022-09-22 .
- ↑ Alptekin İnşaat Sanayi ve Ticaret A.Ş.. Alirita 2022-09-22 .
- ↑ Basarir, H. 2006. "Engineering geological studies and tunnel support design at Sulakyurt dam site, Turkey". Engineering Geology 86(4): 225-237.[2]
- ↑ Apaydin, Ahmet, kaj Zengin, Ercan. 2016. "A combined surface and groundwater storage project: the Elmadag dam (Turkey)". Quarterly Journal of Engineering Geology and Hydrogeology 49(3): 237–243.
- ↑ Önal, Fatma Ceren. 2018. "Geçirimsizlik perdesi yapım yöntemleri ve Sulakyurt barajı slurry trench (bulamaç hendeği) uygulaması". Yüksek Lisans Tezi, Erciyes Üniversitesi Fen Bilimleri Enstitüsü İnşaat Mühendisliği Anabilim Dalı, 128 p, YÖK Ulusal Tez Merkezi. [3]
- ↑ Central Dissemination System/Merkezi Dağıtım Sistemi (MEDAS) de TÜIK, alirita 5-an de septembro 2021
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




