Sugio
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Cryptomeria japonica (L.f.) D.Don | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||



La sugio aŭ kriptomerio [2] (Cryptomeria japonica) estas specio el Japanio. Ĝi estas konata sub la malnova botanika nomo "japana cedro", kvankam la nomo maltaŭgas, ĉar ne temas pri cedro. La nomo sugio devenas de la japana: 杉, sugi.
La sugio estas granda, monoika arbo kun globa, ligneca konuso. Ĝi estas forstumata kaj plantata por ornamo aŭ por ligno uzata en domkonstruado kaj meblofarado.[3]
La sugioj povas kreski ĝis 70 metrojn altaj kaj atingi diametron de 4 metroj. La ŝelo estas ruĝbruna kaj disigas en vertikalajn striojn. La folioj staras spirale, pinglosimile, 0,5 ĝis 1 centimetron longaj. La strobiloj estas rondaj, kun diametro de 1 ĝis 2 centimetroj.
Tiu palearktisa arbo similas al sekvojoj, sed ties folioj estas malpli longaj kaj strobiloj pli grandaj.
La sugioj estis plantitaj jam tiom longaj en Ĉinio, ke iuj opiniis ilin devenintaj de tie. Tamen la tieaj arboj ne malsimilas la sovaĝajn japanajn arbojn kaj ne ekzistas pruvo ke iam ekzistis sovaĝaj sugioj en Ĉinio.
Simbolo kaj uzo

La sugio estas la nacia arbo de Japanio kaj kutime plantita ĉirkaŭ temploj. Kompreneble multaj, plantitaj antaŭ jarcentoj estas nun tre imponaj.
Kiam ŝoguno Tokugawa Ieyasu mortis en 1616 kaj estis entombigita en Nikko, princo (Daimio) tro malriĉa por donaci ŝtonan lanternon, kiel li devus tion fari, petis, ke oni permesu, ke li anstataŭe plantu aleon el sugioj, "por ke estontaj vizitantoj estos protektitaj de la sunvarmo". Oni konsentis pri tio, kaj la sugialeo al Nikko plu ekzistas, longas pli ol 65 kilometrojn kaj estas elstare impona.[4]
La sugioj estas uzataj por arbaraj plantadoj en Japanio kaj Ĉinio, kaj kiel ornamaj arboj en aliaj regionoj, kiel Eŭropo kaj Nord-Ameriko.
La ligno bonodoras, estas rozkolora, malpeza sed malmola, kaj rezistas akvon kaj putriĝon. En Japanio oni uzas ĝin por ĉiaj konstrulaboroj, kaj ornamoj.
Problemoj
Poleno de la sugio (kaj Hinoki) estas grava kaŭzo de alergio en Japanio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


