Suda Anglio

Suda Anglio
Regiono

LandoAnglio

- koordinatoj51° 20′ 0″ N, 1° 30′ 0″ U (mapo)51.333333-1.5Koordinatoj: 51° 20′ 0″ N, 1° 30′ 0″ U (mapo)
Akvokolektejo62 042 km² (6 204 200 ha) [+]
Areo62 042 km² (6 204 200 ha) [+]

Loĝantaro27 945 000 [+] (2011)
Denseco450,42 loĝ./km² [+] [+]

Suda Anglio (Britio)
Suda Anglio (Britio)
DEC

Map
Suda Anglio
Vikimedia Komunejo:  Southern England [+]
vdr
Norda Anglio (blua) Centra Anglio (Midlands, verda) Suda Anglio (flava)

Suda Anglio (angle Southern England) estas neprecize difinita termino kiu, en la plej larĝa signifo, rilatas al la suda parto de Anglio sub Centra Anglio (angle Midlands). En la pli malvasta signifo, tio signifas nur la tradiciajn graflandojn kiuj situas sur aŭ proksime de la Manika Markolo. En pli larĝa signifo, ĝi inkluzivas la anglajn administrajn regionojn Sudorienta Anglio, Oriento de Anglio, Granda Londono kaj Sudokcidenta Anglio. En kelkaj interpretoj, la regiono Oriento de Anglio ne kalkuliĝas parto de suda Anglio, kaj laŭ aliaj, ankoraŭ pli limigaj, ankaŭ Sudokcidenta Anglio formas apartan kulturan regionon, la tiel nomatan "Okcidentan landon" (West Country), kaj tial ne estas inkluzivita en la difino de suda Anglio.

La limo inter suda Anglio en plej vasta senco kaj centra Anglio estas formita per malrekta linio de la buŝo de la rivero Severn en la okcidento ĝis The Wash, golfo de la Norda Maro ĉe la orienta bordo de Norfolk kaj Lincolnshire. En kelkaj difinoj, tamen, la tradiciaj graflandoj Gloucestershire, Herefordshire kaj Oxfordshire jam validas kiel partoj de centra Anglio. La pejzaĝo de suda Anglio estas relative ebena, la montetoĉeno kun la plej alta alteco estas la Chiltern Hills.

La sudo de Anglio ofte estas rigardita kiel regiono kun sia propra kultura, socipolitika kaj ekonomia identeco. Ĝi estas konsiderita pli riĉa kompare kun Centra kaj Norda Anglio.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.