Subversion
Subversion, ankaŭ konata kiel SVN estas ekzemplo de versitena sistemo (angle: "version control system"). La plej fama kaj plej longe uzata de tiaj sistemoj estas CVS ("Concurrent Versioning System"), sed Subversion estas pli nova sistemo, ja bazita sur CVS sed kun kelkaj gravaj plibonigoj. Aliaj similaj sistemoj abundas: Microsoft Sourcesafe, bzr ("bazaar"), git, k.a.
Per tia sistemo, la tuta historio kaj evoluo de la dosieraro de projekto estas konservitaj en la t.n. "deponejo" (almenaŭ ĉio ekde la ekuzo de tiu sistemo, evidente).
Uzo de la sistemo
Ĝenerale, oni laboras tiel:
- Vi *elprenas* (angle: "checkout") la dosierojn. Tiel, vi havigas al vi, ĉe via komputilo, kopion de la plej lasta versio de la dosieroj el la deponejo.
- Vi prilaboras unu aŭ pluraj el la dosieroj. Tion vi povas fari sen interretkonekto, ĉar vi prilaboras la dosierojn ĉe via propra komputilo.
- Post iom da laborado, vi enmetas ("commit") viajn dosierojn, tiel ĝisdatigante la deponejon. La sistemo petas de vi mallongan komenton pri la ŝanĝoj, kiujn vi enmetas.
Je ĉiu enmeto, la ŝanĝoj kiujn vi faris estas registritaj, kaj ĉiuj poste povos vidi kiu faris kion kiam -- oni vidas la historion kaj evoluon de la laboro.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.