Streptococcus

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Streptococcus

Biologia klasado
Regno: Bakterioj Bacteria
Filumo: Firmicutes
Klaso: Bacilli
Ordo: Laktobacilaloj Lactobacillales
Familio: Streptococcaceae
Genro: Streptokokoj Streptococcus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Streptokokoj - latine singulara genra nomo streptococcus, el la du malnovgrekaj vorteroj στρεπτός. streptós ‚plektita‘ kaj κόκκος, kókkos ‚kerno‘ aŭ ‚grajno‘ - estas globoformaj, gram-pozitivaj bakterioj, kiuj prefere grupiĝas en diverslongaj ĉenoj, malpli ofte en paroj. Streptokokoj estas nemoveblaj kaj ne kreas sporojn. Kutime ili grandas inter 0,5 kaj 2.0 mikrometroj. Ili digestas precipe karbonhidratojn kaj en tiu digesto kreas laktoacidon. Bona medio por kresko kaj plurobligoj estas vasta temperatura gamo inter -10 °C kaj +45 °C, ideala medio temperaturo ĉirkaŭ 37 °C, la kutima senfebra homa korpotemperaturo.

Steptokokoj oftas en la korpoj de homoj kaj aliaj mamuloj, kaj kutime ne kaŭzas malsaniĝon. Se tamen pro bakterie favoraj kondiĉoj aŭ malforta homa imuna sistemo la bakterioj ricevas la eblecon forte plimultiĝi, povas ekesti severaj infektaj malsanoj.

Klasigo kaj medicina signifo

Kutime oni klasigas la streptokokojn laŭ la klasifika sistemo de Lancefield ['le:nsfild]. Iuj streptokokaj specioj ekzistas en multaj subformoj kun diversaj antigenaj tipoj. Ekzemple de la specio streptococcus pneumoniae konatas 84 diversaj bakteriaj "triboj", kiuj diferencas en la strukturo de sia polisaĥarida surfaco.

Beta-hemolizaj streptokokoj de la grupo B estas infekta risko por ĵusnaskatoj: ili per vagina infekto de la patrino dum la nasko povas transiĝi al la novnaskato, kaj aparte en frunaskitoj povas kaŭzi sepson, meningiton kaj pneŭmonion. Tiukaze rekomendatas terapii la patrinon dum la naskoperiodo, ekde la unuaj naskospasmoj, per antibiotikoj.

Streptokokoj de la serologia grupo D oni kutime traktas kiel propran kategorion, nomatan enterokokoj.

Specioj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.