Stoplo
Stoplo estas aro de restoj de tigoj kaj folioj restintaj surgrunde post la rikolto de kultivo.
Foje oni konfuzas inter stoplo kaj nevaloraj restoj. Tamen stoplo estas vera rimedo ege utila por protekti la grundon el la efikoj de la erozio ĉefe pro pluvo.
La praktiko de uzado de stoplo estas rekomendataj de la teknikoj kaj fakuloj pri grundokonservado kiel grava komponanto de programo de administrado de la grundo. Tio supozigas la retenon (aŭ ne) de altaj kvantoj de stoplo, aŭ nur de tio sufiĉa por la funkcio protekti la grundon. La stoplo helpas la filtradon de akvo el la pluvo kaj malpliigas ties perdon pro vaporado ĉar malvarmigas kaj protektas la surfacon de la grundo. Tiu koncepto estas la kerno de ĝusta agrikulturo pere de rekta semado.
Kvanto de stoplo laŭ kultivo
La kvanto de stoplo kiu restas surgrunde post la rikolto varias laŭ la kultivo. La cerealoj plej ofte alportas konsiderinde plej grandan kvanton da stoplo ol la oleacoj. La kultivoj de maizo, tritiko, sorgo, hordeo alportas pli grandan kvanton de stoplo ol la kultivoj de sojfabo, kolzo aŭ sunfloro.

Bruligo de stoplo

Plej ofte agrikulturistoj bruligas stoplojn laŭdire por forigi fiherbojn kaj ke cindro falu surgrunden, ĉar tiele ties acideco farus la grundon pli akvokapta. Tamen tiele oni ankaŭ perdas organikan materialon kaj lastatempe diversaj studoj rekomendas haltigon de la bruligado de stoploj kaj por eviti erozion kaj dezertigon kaj por eviti incendiojn okazigitajn de la vento kaj disvastigo de la bruligantaj pajleroj al najbaraj lokoj; same oni malpliigus la tutmondan varmigon.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.