Stibnito

Stibnito, foje nomata antimonito,[1] estas sulfida mineralo kun la formulo Sb2S3. Tiu milda griza materialo kristaliĝas en la spacgrupo de la romba kristalsistemo. Ĝi estas la plej grava fonto por akiri la metaloidon antimonon.[2] La nomo devenas el la greka στίβι stibi tra la latina stibium kiel la malnova nomo por la mineralo kaj por la elemento antimono.[3][4]
Stibnito estas trovita en hidrotermaj kuŝejoj kaj estas asocia kun realgaro, orpigmento, cinabro, galeno, pirito, markasito, arsenopirito, cervantito, stibikonito, kalcito, ankerito, barito kaj kalcedono.[3]
Malgrandaj kuŝejoj de stibnito estas oftaj, sed grandaj kuŝejoj de stibnito estas raraj. Ĝi estas trovebla en Kanado, Meksiko, Peruo, Japanio, Ĉinio, Germanio, Rumanio, Italio, Francio, Anglio, Alĝerio, kaj Kalimantan, Borneo. En Usono ĝi troviĝas en Arkansaso, Idaho, Nevado, Kalifornio, kaj Alasko.
Ĝis Majo 2007, la plej granda specimeno en publika ekspozicio (1000 futoj) estas en la Usona Muzeo de Natura Historio.[5][6] La plej granda dokumentitaj unuopaj kristaloj de stibnito estis ~60×5×5 cm kaj originiĝis el diversaj lokoj de Japanio, Francio kaj Germanio.[7]
Bildoj
-
Stibnito el Herja, Rumanio
-
Pingloj de stibnito ene de travidebla kristalo de kalcito (grando: 4.5×3.5×1.8 cm)
-
Radiaro de akraj, striecaj, brilaj metalaj stibnitaj bordoj
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Sed la vorto antimonito estas uzita ĉefe por salo.
- ↑ Sabina C. Grund, K. Hanusch, H. J. Breunig, H. U. Wolf, "Antimony and Antimony Compounds" in Ullmann’s Encyclopedia of Industrial Chemistry 2006, Wiley-VCH, Weinheim. COI:10.1002/14356007.a03_055.pub2
- ↑ 3,0 3,1 Stibnite Arkivigite je 2012-03-23 per la retarkivo Wayback Machine. Handbook of Mineralogy
- ↑ Stibnite. Mindat.org
- ↑ American Museum of Natural History, Spectacular Stibnite. Usona Muzeo de Natura Historio. Alirita 2007-05-27 .
- ↑ Chinese stibnite crystal on display in US. Alirita 2009-06-06 .
- ↑ P. C. Rickwood (1981). “The largest crystals”, American Mineralogist 66, p. 885–907.
Eksteraj ligiloj
- Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Stibnito". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.