Statino

En medicino, statinoj estas klaso de medikamentoj, kiuj malpliigas lipidojn en sango.
Priskribo
Statinoj ĝenerale malpliigas lipidojn, speciale kolesterolon, en la sango, kaj tiel malhelpas ekiĝon de kardiovaskulaj malsanoj.
Oftaj neintencitaj efikoj de statinoj inkluzivas muskolan doloron, pliigitan riskon pri diabeto, kaj nenormalaj kvantoj de hepataj enzimojn en la sango. Pli malofte, statinoj povas kaŭzi pli severajn neintencitajn efikojn, ekzemple muskolan damaĝon.
Listo de statinoj
Jen listo de ofte uzataj statinoj:
- Atorvastatin
- Cerivastatin
- Fluvastatin
- Lovastatin
- Mevastatin
- Pitavastatin
- Pravastatin
- Rosuvastatin
- Simvastatin
Uzoj
Statinoj estas uzataj por antaŭmalhelpi ekiĝon de kardiovaskulaj malsanoj.
Krome, statinoj estas uzataj por homoj jam suferantaj pro kardiovaskulaj malsanoj, por malpliigi la riskon de morto.
Historio

La rolo de kolesterolo pri kardiovaskulaj malsanoj klariĝis dum la dua duono de la 20-a jarcento, kaj farmaciistoj ekesploris medikamentojn por malpliigi kolesterolon.
En 1971, la japana biokemiisto Endō Akira (japane 遠藤 章, 1933–) trovis la molekulon mevastatin (ML-236B), nature farita de la fungo Penicillium citrinum. Alia grupo en Britio malkovris la saman kemian kombinaĵon el la rilata specio Penicillium brevicompactum, kaj nomis ĝin compactin. Tiu kemiaĵo estis la unue malkovrita statino. Ĝi malpliigis kolesterolon en la sango, sed bedaŭrinde kaŭzis aliajn, severajn efikojn (ekz. muskola degenero, morto) en eksperimentoj al hundoj.
En 1978, teamo en la farmacia firmao Merck malkovris la medikamenton lovastatin (MK803) el la fungo Aspergillus terreus. Merck ekvendis la medikamenton (kiel Mevacor) en 1987.
Post tio, multaj aliaj specoj de statinoj estis malkovritaj kaj ekvenditaj dum la frua 21-a jarcento.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.