Sparko

Sparko[1] estas fajrero, kiu estiĝas inter elektrodoj apartigitaj de dielektriko, kutime gaso, sub sufiĉe alta tensio. Pro la alta tensio la gaso tra la elektrodoj estas jonigata kaj iĝas konduktanta (plasmo). Fluas kurento kaj dum la kurento fluas la plasmo ekbrilas kaj elradias lumon por tre mallonga tempo.
Ankaŭ fulmo estas sparko de grandega intenseco.
Fizika klarigo
Sparkoj daŭras malpli ol milisekundo. Dum tiu tre mallonga tempo pro la jonigo de la gaso formiĝas kanalo de plasmo, kiu ebligas kurenton inter la du antaŭe izolitaj korpoj.
Por estigi sparkon necesas, ke la elektra kampo inter la ŝargitaj korpoj superu la dielektran rigidecon de la izolanto. Por aero, ĉe atmosfera premo, la necesa valoro egalas al proksimume 3000 Voltoj por ĉiu milimetro da distanco inter la elektrodoj. Krom la premo, la valoron influas ankaŭ la humideco kaj la eventuala ĉeesto de joniganta radiado.
Praktika apliko
Sparkoj estas uzataj por ekbruligi la miksaĵojn de fuelo kaj aero, ekzemple en benzinmotoroj, kie tio okazas helpe de sparkilo.
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1067
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.