Slalomego

Slalomego estas fako de alpa skiado, en kiu oni devas laŭeble rapide, sed ankaŭ ekzakte, pasi zigzagan vojon dum skia descendo de deklivo. En naciaj eŭropaj lingvoj la fako kutime ne priskribiĝas per pligrandiga vortokrea silabo kiel -eg- tipa en Esperanto, sed anstataŭe uziĝas iu pli multsilaba vortkreaĵo simila al "giganta slalomo", ekzemple angle giant slalom, france slalom géant, germane Riesenslalom, hispane slalon gigante, nederlande reuzenslalom, portugale kaj itale slalom gigante.

Temas pri pli rapida, pli longa kaj pli malfacila variaĵo de la origina slalomo de alpa skiado. Intertempe ankoraŭ enkondukiĝis plia variaĵo, nomata super-slalomego aŭ "super-G" - mallongigo por "super-giganta slalomo", do ankoraŭ pli rapida, pli riska, ankoraŭ pli longa kaj pli malfacila slaloma descendo ol slalomego.
Krome en la disciplino neĝtabulado en internaciaj konkursoj ekzistas la konkuro "paralela slalomego", tio estas du sinsekvaj slalomegoj, la unua per alpa skiado kaj la dua per neĝtabulado. Ekde la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo konkuro "paralela slalomego" estas parto de la vintraj olimpikoj.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.