SkySails
| SkySails | ||
|---|---|---|
| entrepreno | ||
| Dum | 2001 - 5-a de aprilo 2016 | |
| Jura formo | Gesellschaft mit beschränkter Haftung & Compagnie Kommanditgesellschaft | |
| Sidejo | Hamburgo | |
| Lando | Germanio | |
| TTT | Oficiala retejo | |
SkySails estas markonomo de la samnoma Hamburga entrepreno SkySails GmbH & Co. KG por plenaŭtomata tirdraka pelado, kiu per helpo de ventoenergio povas plushelpi motoron de kargoŝipoj, grandaj jaĥtoj kaj fiŝistaj ŝipoj.
La entrepreno SkySails GmbH & Co. KG estis fondita en Hamburgo en 2001 fare de Stephan Wrage kaj Thomas Meyer.
SkySails ellaboris ventopelajn sistemojn por ŝipoj por ŝpari je konsumo de la dizeloleo. ĉefaj partoj de la sistemo estas: tirdrako kun ŝnuro, starta kaj finiga sistemo, direkta sistemo por plenaŭtomata funkciado.
La tirdrako povas flugi en alto de 100-300 m, en pli forta kaj konstanta vento. La disvolvo de la drako daŭras 10-20 minutojn.
La unua provo de la tekniko komenciĝis la 15-an de decembro 2007, kiam MS Beluga SkySails estis surakvigita en Hamburg. La veturo komenciĝis la 22-an de januaro 2008 en Bremerhaven kaj kondukis tra Guanta (Venezuelo), Davant (Mississippi) al Mo i Rana (Norvegio), kien ĝi alvenis la 13-an de marto 2008, veturante 11.952 marmejlojn kaj dum 51 tagoj. Oni uzis la sistemon de kelkaj minutoj ĝis 8 horoj. La ŝparo je pelaĵo estis sub 5 %.
Oni kalkulas je ŝparo de 10-15 % de la pelaĵo (okaze de 160 m² granda velo)
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

