Skvama frankolino

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skvama frankolino
Skvama frankolino
Skvama frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. squamatus
Francolinus squamatus
(Cassin, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Skvama frankolino (Francolinus squamatus) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. La tipa specimeno estis priskribita el Kabo Lopez, Gabono. Ĝi formas superspecion kun F. ahantensis kaj F. griseostriatus; tiuj tri specioj estis separataj en la genro Squamatocolinus. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiuj specioj de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Tiu ĉi specio montras multe internan variadon kaj klinaj diferencoj foje indikas subspecifan statuson, kun ĝis 7 diferencaj rasoj proponitaj, sed ne agnoskitaj kiel subspecioj. Ĝi estas monotipa.

Ĝi troviĝas en Angolo, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Etiopio, Gabono, Kenjo, Malavio, Niĝerio, Ruando, Santomeo kaj Princo, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Resume en Ekvadora Afriko inter 10o N kaj 10o S: tio estas el sudcentra Niĝerio sudorienten al okcidenta Kongo kaj orienten al Ugando, suda Sudano kaj sudokcidenta Etiopio, suden al orienta Kongo, nordorienta Tanzanio kaj plej norda Malavio; konstatita ankaŭ en centra kaj suda Kongo kaj centrokcidenta Sudano.

Tiu frankolino estas pli malhelgriza kaj senmarka ĉefe en kapo ol la frankolinoj de la grupoj Francolinus, Peliperdix, Dendroperdix kaj Scleroptila. Ĝi havas ruĝajn bekobazon kaj nudan haŭtaĵon traokule. Ankaŭ la kruroj estas ruĝaj. En kolo, brusto kaj supra dorso super la malhelgriza fono la helgrizaj bordoplumoj havigas aspekton de skvamoj, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo.

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.