Siso

Siso
La fortikaĵo de Siso.
La fortikaĵo de Siso.
La fortikaĵo de Siso.
antikva urbo, arkeologia loko [+]
Koordinatoj37° 26′ 40″ N, 35° 48′ 37″ O (mapo)37.444435.8103Koordinatoj: 37° 26′ 40″ N, 35° 48′ 37″ O (mapo)

Siso (Turkio)
Siso (Turkio)
DEC

Map
Siso
Vikimedia Komunejo:  Sis (ancient city) [+]
vdr

Siso (armene : Սիս, Sis ) estis la ĉefurbo de la Armena reĝlando en Kilikio[1] .  La masiva fortika komplekso estas ĝuste en la sudokcidento de la moderna turka urbo Kozan en la provinco Adana .

Historio

En la 3-a jarmilo a. K. Siso estis unu el la hititaj setlejoj sur la kilikia ebenaĵo inter la montoj kaj la mediteranea marbordo.

Dum la 1-a jarcento a.K. Sis ŝajnas esti nefortikigita vilaĝo en la romia provinco Cilicia Secunda. La nomoj Sisan aŭ Sisia estas unue menciitaj en la 5a kaj 6a jarcentoj en grekaj kaj latinaj fontoj. En 703-704 p.K. la bizancaj setlantoj forpuŝis araban atakon, sed baldaŭ estis devigitaj forlasi la urbon, kiu fariĝis limo por la Abasida Kalifujo . La kalifo al-Mutaŭakil rekonstruis la bizancajn defendojn meze de la 9a jarcento. La bizanca imperiestro Nikeforo la 2-a rekaptis Sison en 962, nur por iĝi armena posedo en 1113, kiam ĝi estis okupita fare de rubenida barono Toros la 1-a kaj riparita.[1]

De la fino de la 12-a ĝis la 13-a jarcentoj la kastelo estis signife pligrandigita dum la reĝado de reĝo Levon la 1-a kaj reĝo Hetum la 1-a kun "palaco", loĝkonstruaĵoj, preĝejoj kaj ĝardenoj. Wilbrand von Oldenburg, teŭtona monako, kiu vizitis Sison en 1212, trovis kompletan kaj bone establitan ĉefurbon. La edzino de Hetum, Zabel, estas meritigita pri konstruado de hospitalo tie en 1241. Fragmento de dediĉa surskribo ankoraŭ surloke ene de la kastelo mencias "Hetum".[1]

Post kiam Hromkla estis konkerita de la egiptaj mamlukoj , Siso fariĝis la loĝejo de Katolikoso. En 1266 la mamlukoj prirabis kaj bruligis la urbon. En 1275 la mamlukoj denove ĉirkaŭis la urbon, sed estis venkitaj de armenaj trupoj. Jarcenton poste, en 1369 la mamlukoj denove konkeris la urbon, sed estis devigitaj foriri. Fine, en 1375 la mamlukoj prenis la urbon, prirabis kaj forbruligis ĝin, kaj kaptis la reĝon kaj multajn senjorojn.  Kun Siso falinta falis ankaŭ la Armena reĝlando de Kilikio.

Laŭ Gregorio de Akner ,

Ili bruligis la urbon Siso, kiu estis la sidejo de la armenaj reĝoj. Ili ĵetis lignon en la fajron kaj grandan preĝejon, kiu estis la centro de Siso, kaj ili bruligis ĝin. Ili malkonstruis la tombojn de la reĝoj.

En la 20-a jarcento la armenoj daŭre enloĝis la urbo kie pluraj malfrue mezepokaj loĝstrukturoj estis konservitaj.[1]

La kastelo de Siso estas unu el la plej grandaj fortikaj lokoj en Levantenio. Se metite de fino al fino, la cirkvitmuroj mezurus preskaŭ 3 kilometrojn laŭ longo.  La muroj, turoj, volbitaj subkaŝejoj, cisternoj kaj loĝkonstruaĵoj estas zorge adaptitaj en la faldojn de la alta elstaraĵo el kalkŝtono. La vasta plimulto de ĉi tiuj konstruoj estas konstruitaj per tranĉita kamparumita kvadroŝtono, masonaĵo tipa por armenaj fortikaĵoj. Estas fragmentoj de bizancaj muroj same kiel enira koridoro ĉe la sudoriento, kiu estis konstruita dum la okupado de la mamlukoj kaj havas surskribon en la araba.[1]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (1987) The Fortifications of Armenian Cilicia: Dumbarton Oaks Studies XXIII. Vaŝingtono: Dumbarton Oaks, Trustees for Harvard University, p. 233–237, 285, s.211a–221a. ISBN 0-88402-163-7.

Vidu ankaŭ


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.