Siret

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo. Por informoj pri la samnoma rivero, vidu la artikolon Siret (rivero).
Siret · Sereth · Seret · סערעט · Szeretvásár
urbeto en Rumanio
limurbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Rumanio
Regiono rumania Bukovino
Distrikto distrikto Suceava
Poŝtkodo 725500
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Adrian Popoiu
Demografio
Loĝantaro 6 708  (2021) [+]
Loĝdenso 155 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 57′ N, 26° 4′ O (mapo)47.9526.06Koordinatoj: 47° 57′ N, 26° 4′ O (mapo) [+]
Alto 325 m [+]
Areo 43,4 km² (4 340 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
situo en la distrikto
situo en la distrikto
Siret · Sereth · Seret · סערעט · Szeretvásár (Rumanio)
Siret · Sereth · Seret · סערעט · Szeretvásár (Rumanio)
DEC
Situo de Siret · Sereth · Seret · סערעט · Szeretvásár

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Siret [+]
vdr

Siret (germane Sereth, pole Seret, judgermane סערעט, Seret, hungare Szeretvásár) estas urbeto en la plej norda parto de Rumanio. Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj en la historia regiono Bukovino. Laŭ la stato de 2021 en la urbeto vivis 6 708 loĝantoj sur areo de 43,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 155 loĝantoj/km²; en 2002 estis 9 400 loĝantoj. Ekde la fino de la Dua Mondmilito, la limo al unue Ukraina SSR, ekde 1991 la Respubliko Ukrainio, situas rekte ĉe la norda limo de la komunumo; de la komunumocentro ĝis la limpasejo estas 4 kilometroj norden. En la sama direkto, en distanco de 40 kilometroj, nun en Ukrainio, situas la urbo Ĉernivco (rumane Cernăuţi, germane Czernowitz aŭ Tschernowitz, hungare Csernyivci, hebree צ'רנוביץ, Cernobic kaj jide טשערנאוויץ, Tŝernovic), la tradicia ĉefurbo de la regiono Bukovino. Pro tiu pozicio hodiaŭ Siret estas limurbo al Ukrainio kaj gravas kiel limpasejo.

Historio

La urbo estis unuafoje menciita en 1340. En la mezepoko, la urbo gravis en la Princlando Moldavio. Kiel parto de Norda Moldavio, Siret en 1775 iĝis parto de Aŭstrio, pli poste parto de la kronlando Bukovino.

Personoj

  • Vasile Andru (* 19422016), rumana verkisto, vizitis tie mezlernejon
  • Elisabeth Axmann (* 19262015), germana verkistino, naskiĝis tie
  • Marian Simion Florea (* 18471907), rumana teologo kaj etnografo, estis pastro tie inter 1877 kaj 1883
  • Edgar Hilsenrath (* 19262018), jud-germana verkisto, kaŝis sin dum la dua mondmilito tie, ĉe la geavoj
  • Leo Katz (* 18921954), jud-aŭstra verkisto, naskiĝis tie
  • Elisabeta Lipă (* 1964), rumana remistino (kvarfoja olimpika venkinto), naskiĝis tie

Partneraj urboj

Partneraj urboj de la komunumo interalie estas (elektiĝis ĉiuj urboj pri kiuj jam estas Esperantaj artikoloj)

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.