Sigmund Pick
| Sigmund Pick | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 10-an de majo 1848 en Prago |
| Morto | 4-an de oktobro 1922 (74-jaraĝa) en Prago |
Sigmund PICK (aliaso Abraham; naskiĝinta la 10-an de majo 1849 en Prago, mortinta samloke la 4-an de oktobro 1922 estis aŭstra et-entreprenisto, uzuristo, konsilisto kaj kelnero. Li famiĝis inter la studentaro praga; porĉiamigon sian li ŝuldas al Karl Hans Strobl en la romano Die Vaclavbude.
Vivo
Frue Pick laboris en la silkaĵ-vendejo de Zacharias Kuh (avo de Egon Erwin Kisch) kaj ties frato Paul Kisch en la Havířská-strato de la Malnova Urbo.[1] Tiam multaj judaj knaboj lernis komercadon per rekta faro. Post li lernoknablis en renomitaj butikoj; libertempon li pasigis ankaŭ en ĥoro en la praga kvartalo Holešovice.
Edzigite li eklaboris en 1882 en la gastejo Zum Schipkapaß en la praga kvartalo Dejvice kiun tenadis Oskar Milde.[2] Kiel paŝtisto li zorgis la brutaron de Milde. Kiel kelnero li rapide konatiĝis kun la studenta vivo; la plejparto de la gastantaj studentoj apartenis al studentaj korporacioj. Ili kromnomis lin Abraham: estis tre kreskanta la rondo de liaj amikoj kaj komercpartneroj. Al studentoj konsumintaj tro da alkoholo li ebligis tranoktadon gasteje; monbezonantaj uloj ricevis de li senprobleme monon; observante kaj invitante li lerte allogadis studentojn diboĉi kaj allogis ilin knajpumi. Por la gastejestro Milde li estis komizo kaj aministranto.
Kiam Pick pli malfrue iĝis memstara lombardisto, li loĝis proksime de la gastejo Vaclavbude en Josevof. Ĉiuvespere li havis aŭdiencojn en la Germana Domo en bovokula niĉo. Tiam lia multflanka helpo por studentoj eĉ pligrandiĝis. Dum la Unua mondmilito li perdis multajn klientojn kaj malriĉiĝis kaj komercadis per cigaredoj.
La funebrajn paroladojn faris Paul Kisch kaj la medicinisto Franz Lucksch. La gazeto "Bohemia" publikigis longan kaj afablan nekrologon.
Literaturo
- Paul Kisch: "Abraham zieht um! Ein Gruß zum siebzigsten Geburtstag". Ĉe: Bohemia, 9.5.1918, p. 5 (kun biografiaj informoj)
- Paul Kisch: "Nachruf für Abraham". Ĉe: Deutsche Hochschulwarte, 2/1922, p. 109
- Adolf Siegl: "Abraham und Osman – zwei Originale der Prager deutschen Studentenschaft", ĉe: Einst und Jetzt, 28/1983, p. 159–163.
- Karl Hans Strobl: "Die Legende vom Abraham". Ĉe: Bohemia, 5.10.1922, p. 2-3 (nekrologo)
Eksteraj ligiloj
- Vera Schneider: "Wachposten und Grenzgänger. Deutschsprachige Autoren in Prag und die öffentliche Herstellung nationaler Identität" - Würzburg 2009, p. 76
Notoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

