Sequoioideae

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sequoioideae
sekvojadendro (Sequoiadendron giganteum), „granda arbo“
sekvojadendro
(Sequoiadendron giganteum),
„granda arbo“
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Koniferopsidoj Coniferopsida
Ordo: Koniferaloj Coniferales
Familio: Kupresacoj Cupresaceae
Subfamilio: Sequoioideae
Genro: sekvojo, metasekvojo
Distribua areo de marborda (verda) kaj giganta pino (rozkolora)
Distribua areo de marborda (verda) kaj giganta pino (rozkolora)
Distribua areo de marborda (verda) kaj giganta pino (rozkolora)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sequoioideae estas subfamilio de la plantfamilio Kupresacoj (Cupressaceae). Tiu familio konsistas hodiaŭ nur el tri monotipaj genroj, tio signifas, ke ĝi konsistas el po unu vivanta specio. Fosilie ekzistas multaj specioj.

Sistematiko

En la subfamilio Sequoioideae ekzistas hodiaŭ ankoraŭ nur tri monotipaj genroj, do po kun unu specio:

Ekologio kaj priskribo de la specioj

La giganta sekvojadendro (Sequoiadendron giganteum) de la genro Sequoiadendron estas pirofito; ĝia dika fibreca arboŝelo protektas la arbon kontraŭ arbara incendio, kiuj oftas en la sekaj arbaroj de la Sierra Nevada en la okcidento de Usono

La plej multaj maljunaj arboj; kiel ekzemple tiuj en la Nacia Parko Sequoia-&-Kings-Canyon montras signifajn brulŝpurojn, kiuj ofte ne mortigas la arbon. La strobiloj de la gigantaj sekvojoj malfermiĝas nur post incendio. Post la forbruligado de aliaj konkurantaj plantoj la semoj de la sekvojo povas senkonkurente ĝermi kaj kreski en la nutraĵriĉa cindro. La gigantaj sekvojoj povas vivi tre longe kaj ili kreskas en la larĝeco.

Nuntempe de la trunko plej granda giganta sekvojo laŭ la volumeno estas General Sherman Tree en la Nacia Parko Sequoia-&-Kings-Canyon, altas apenaŭ 84 metrojn kaj havas diametron je brusta alteco de ĉ. 8,25 metroj, apud la grundo ĉ. 9,95 m, kiu egalas al baza perimetrio de pli ol 31 metrojn. La plej larĝa trunko verŝajne havas la arbon General Grant Tree, havante ovalan grundanarealon kun maksimuma diametro de apenaŭ 13 m. La plej maljuna arbo estas pli ol 3000 jaroj aĝaj. La pezo de tia giganto estas pli ol 2400 tunoj (por komparo : Airbus A380, la plej granda aeroplano por pasaĝeroj pezas 600 t; blua baleno pezas ĉ. 140 t; malgranda personaŭtomobilo ĉ. 1 t)

Ekde la mezo de la 19a jarcento tiuj arboj ankaŭ estis plantitaj en Mezeŭropo ankaŭ kiel maloftaj parkarboj en vastaj „anglaj ĝardenoj

La genro sekvojo formas pli mallarĝan trunkon ol sekvojadendro kaj ĝi ne fariĝas tiom aĝa. Ĝi estas specialigita je pluvriĉaj marbordaj zonoj de la Pacifiko de Norda Kalifornio trans Oregono ĝis Vaŝingtonio en la nordo. Multaj ekzempleroj de sekvojodendro estas pli altaj ol 100 m.

Pro ilia ruĝa ligno sekvojadendro kaj sekvojo nomiĝas en la angla lingvo „Californian Redwood“ (kalifornia ruĝligno).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.