Semajoj

Semajaj adoleskantoj el Malajzio

Semajoj estas popolo kiu vivas en la centro de la malaja duoninsulo en Sudorienta Azio. En 2007 oni taksis la nombron de semajoj je ĉirkaŭ 43 500. La Semajoj estas precipe konataj pro sia neperforta kaj paca vivstilo.

La semajoj vivas en malgrandaj grupoj, malofte nombrante pli ol 100 homojn, kaj travivas per bruligado, ĉasado, fiŝkaptado kaj kolektado. Ilia socia organiza strukturo karakteriziĝas per ekstrema egalrajteco. La ĉefo (kiu povas esti virino) havas certan kvanton da morala aŭtoritato, sed kiel gvidanto ne havas formalan potencon.

La paceman naturon de la semajoj provis klarigi la antropologoj Denan kaj Robarček per pluraj kampaj studoj. La semaja popolo konsideras sin neperforta popolo, kaj individuoj vidas sin kiel neperfortajn individuojn. Krome, ili estas ekstreme timataj de ĉia perforto. Ili tute ne perceptas agreson kiel eblan specon de konduto. Plenkreskuloj ne atakas unu la alian kaj infanoj ne estas fizike punataj[1].

Dum ili kreskas, semajaj infanoj alprenas neperfortajn sintenojn kaj kondutajn ŝablonojn en la procezo de alkulturiĝo. Infanoj alprenas certajn neperfortajn valorojn, sintenojn kaj kredojn de siaj pliaĝuloj, kiel ekzemple la kredon, ke fizika puno de infano povas kaŭzi malsanon kaj morton[1].

Konfliktsolvado neperforta

La fakto, ke la Semai-oj estas neperfortaj, ne signifas, ke ne ekzistas konfliktoj inter ili, sed prefere, ke perforto ne estas uzata por solvi ilin. En la ĉiutaga vivo, certa nombro da konfliktoj neeviteble ekestas, ekzemple kiam geedzoj estas malfidelaj, kaproj atakas ies ĝardenon kaj kaŭzas damaĝon, iu ofendiĝas dum konversacio, ktp. Tiaj disputoj nomiĝas hal, vorto kiu havas ekstreme negativan konotacion en ilia lingvo. Ili klopodas plej bone eviti konfliktojn kaj kutime toleras kaj oferas personajn interesojn anstataŭ eniri en malferman konflikton.

En kazoj kie hal ne povas esti evitata, la ĉefo kunvokas kunvenon por solvi la disputon, nomatan becharaa' . La konfliktaj personoj, iliaj familioj, kaj ĉiuj komunumanoj kiuj deziras partopreni kolektiĝas en la domo de la ĉefo. Komence, ĉiuj diskutas diversajn aliajn temojn senrilatajn al la disputo. Post certa tempodaŭro, pluraj pli maljunaj membroj, en longaj monologoj, memorigas la ĉeestantojn pri la interdependo de komunumanoj kaj la graveco de konservado de harmonio kaj unueco. Poste komenciĝas diskuto pri la konflikto, dum kiu ĉiuj membroj havas la ŝancon esprimi siajn opiniojn. La becharaa' daŭras horojn, foje tagojn, kun manĝaĵo provizita de la domanaro, kaj homoj rajtas dormeti sur la planko dum la diskuto. Neniu kolero estas esprimita dum la kunveno. La ĉefo fine alparolas la partoprenantojn en la konflikto, avertante ilin pri ilia kulpo en la konflikto kaj kiel ili povus esti kondutintaj alimaniere por ke tia konduto kaj konflikto ne okazu denove[1].

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 (en) Lester R. Kurtz, Encyclopedia of Violence, Peace, and Conflict, 1999

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.