Sars-Poteries
| Sars-Poteries | |
|---|---|
|
| |
| komunumo en Francio | |
| Blazono | |
| Administrado | |
| Statuso | Komunumo |
| Lando | Francio |
| Regiono | Hauts-de-France |
| Departemento | Nord |
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
| Kantono | Solre-le-Château |
| INSEE kodo | 59555 [+] |
| Poŝtkodo | 59216 |
| Kodo laŭ INSEE | 59555 |
| En TTT | Oficiala retejo [+] |
| Politiko | |
| Urbestro | S-ro Alain Gillet 2008-2014 |
| Demografio | |
| Loĝantaro | 1 541 (1 999) |
| Loĝdenso | 195 loĝ./km² |
| Geografio | |
| Koordinatoj | 50°10′12″N 4°01′38″O / 50.17°N, 4.02722°O (mapo) Koordinatoj: 50°10′12″N 4°01′38″O / 50.17°N, 4.02722°O (mapo) |
| Alto | 163 m - 229 m |
| Areo | 7,88 km² |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
| 50° 10′ 12″ Nordo 4° 01′ 38″ Oriento / 50.17 °N, 4.02722222222 °O (mapo) | |
| Alia projekto | |
Sars-Poteries estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 541 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio
Sars-Poteries estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ Solre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies.
La vilaĝo Sars-Poteries troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Sars-Poteries etendiĝas sur 7,88 km².
Historio
La vilaĝo malnovtempe situis tuj antaŭ la enirejo de plejparte malaperinta arbaro nomita Haie d'Avesnes. Tio faciligis la disvolviĝon de vitro-fabrikado dum la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento. La fabrikejoj tamen progrese malaktiviĝis.
Vidindaĵoj
Ekzistas en Sars-Poteries malgranda muzeo pri vitro, fondita de Louis Mériaux : videblas multaj, tre diversaspektaj kaj arte ellaboritaj vitraĵoj, kiuj datiĝas de la "ora epoko" de Sars-Poteries.
Administrado
Sars-Poteries apartenas al la kantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estas Solre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



