Sanditon
| Sanditon | |
|---|---|
| literatura verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Jane Austen |
| Lingvoj | |
| Lingvo | angla lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1817 |
| Loko de rakonto | Graflando Sussex |


Sanditon (1817) estas nefinita romano de la angla verkistino Jane Austen. En Januaro 1817, Austen eklaboris por nova romano kiun ŝi nomis The Brothers (La fratoj), poste titolita Sanditon, kaj finkompletigis dek unu ĉapitrojn antaŭ ĉesi verki en mezo de Marto 1817, probable pro sia malsano.[1] R.W. Chapman por la unua fojo publikigis kompletan transskribon de la romano en 1925 laŭ la nomo Fragment of a Novel (Fragmento de romano).[2]
La verko temas pri historio de plialtiĝanta ĉemara banloka distrejo en Sussex al kiu familio Parker translokiĝas abandoninta la familian bienon. Mr. Parker baraktas por la disvolvigo de la idealo kiu reprezentas por lia familio la marborda modigita urbo.
La fakto, ke la verko restis sen fino rezultis en multaj diversaj kontinuaĵoj kaj adaptoj al rakonto, teatro kaj filmoj. Inter tiuj menciindas la jenaj:
- Sanditon, de Jane Austen kaj "another lady", (ISBN 0-684-84342-0); publikigita ankaŭ kiel Sanditon, de Jane Austen kaj Marie Dobbs, (ISBN 3-423-12666-3) kaj Sanditon, de Jane Austen kaj Anne Telscombe, (ISBN 0-395-20284-1)[3]
- A Completion of Sanditon, de Juliette Shapiro, (ISBN 1-58939-503-4) (ĝi ne inkludas la tekston de Austen)
- A Return to Sanditon: a completion of Jane Austen's fragment, de Anne Toledo, (ISBN 978-1-4580-7426-3) (ĝi inkludas la tekston de Austen)
- Sanditon, de Jane Austen kaj kompletigita de D.J. Eden, (ISBN 0-7541-1610-7)
- Jane Austen's Sanditon: A continuation, de Anna Austen Lefroy (nevino de Austen), (ISBN 0-942506-04-9) [4](ankaŭ nefinita)
- Jane Austen Out of the Blue, de Donald Measham, (ISBN 978-1-84728-648-2)
- Jane Austen's Charlotte, de Jane Austen kaj kompletigita de Julia Barrett, (ISBN 0-87131-908-X)
- A Cure for All Diseases (nordamerika titolo: The Price of Butcher's Meat) de Reginald Hill, (ISBN 978-0-06-145193-5).
- Welcome to Sanditon, modernigita retserieta adapto kun agado en Kalifornio.
- Sanditon, televida serio adaptita de Andrew Davies kaj elsendita de ITV el la 25a de Aŭgusto 2019.
Referencoj
- ↑ Claire Tomalin, Jane Austen. P. 261.
- ↑ "Sanditon". Jane Austen's Fiction Manuscripts. Alirita la 30an de Marto 2021.
- ↑ Marie Dobbs, aŬstralia ĵurnalisto, publikigis romanojn sub la pseŭdonimo "Anne Telscombe", kaj dekomence publikigis Sanditon kiel "another lady" (alia sinjorino) en 1975; postaj eldonoj aperis publikigitaj sub ĉiuj el la tri nomoj. Vidu LCCN n50008228.
- ↑ Lefroy | Sanditon the Play (en-GB). Alirita 2019-08-30 .
Literaturo
- Austen, Jane. Sanditon and Other Stories. Eld. Peter Washington. New York: Alfred A. Knopf; Everyman’s Library, 1996.
- Edmonds, Antony. Jane Austen’s Worthing: The Real Sanditon. Stroud: Amberley, 2013.
- Spacks, Patricia Meyer. Gossip. New York: Alfred A. Knopf, Inc., 1985.
- Tomalin, Claire. Jane Austen: A Life. New York: Vintage, 1997.
Eksteraj ligiloj
- Fragment of a Novel en HathiTrust Digital Library
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
