Samuel Hoare
Samuel John Gurney HOARE, 1a Vicgrafo Templewood, OBI (24a de februaro 1880 – 7a de majo 1959), plej ofte konata kiel Sir Samuel Hoare, estis brita konservisma politikisto kiu servis en variaj ministraj postenoj en la Konservativaj kaj Naciaj registaroj de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj.[1]
Li estis Ministro de Aerarmeo dum plej el la 1920-aj jaroj. Kiel Ministro por Hindio komence de la 1930-aj jaroj, li aŭtoris la Leĝon de 1935 por la Registaro de Hindio, kiu garantiis provinci-nivelan memregadon al Hindio. Li estas plej fama ĉefe ĉar servis kiel Ministro pri eksteraj aferoj en 1935, kiam li aŭtoris la Pakton Hoare–Laval kun la Franca Ĉefministro Pierre Laval. Tiu parta agnoskis la Italian konkeron de Abisenio (nuntempa Etiopio) kaj Hoare devis rezigni pro la sekva publika kontraŭstara polemiko. En 1936 li revenis al la ministraro kiel First Lord of the Admiralty, poste servis kiel Ministro de Enlandaj Aferoj el 1937 al 1939 kaj estis denove por mallonge Ministro de Aerarmeo en 1940. Li estis konsiderita grava "cedisto" kaj lia elpostenigo (kun tiuj de Sir John Simon kaj de Neville Chamberlain kiel Ĉefministro) estis kondiĉo por la interkonsento de Laboristoj por servi en koalicia registaro en majo 1940.[1]
Tiam li estis nomumita Brita ambasadoro en Hispanio el 1940 al 1944.[1] Tiu estis la epoko kiam la diktatoro Francisco Franco estis firma alianco de Adolf Hitler, fakte ĝis la fino de la postenlimo de Hoare, kiam Franco devis ekalproksimiĝi al Aliancanoj por eviti invadon de tiu post la tuj fino de la Dua Mondmilito.[2][3]
Notoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 "TEMPLEWOOD, 1st Viscount". Who Was Who. Oxford University Press. Decembro 2007. Alirita la 13an de februaro 2020.
- ↑ Leitz, Cristian (1995). Economic relations between Nazi Germany and Franco's Spain, 1936 – 1945. Oxford: Oxford Historical Monographs, Clarendon Press. ISBN 0-19-820645-3.
- ↑ Hayes, Carlton J. H. (1945). Wartime mission in Spain, 1942–1945. London: Macmillan. ISBN 9781121497245.
Bibliografio
- Braddick, H. B. (1962) "The Hoare-Laval Plan: A Study in International Politics" Review of Politics 24#3 (1962), pp. 342–364. in JSTOR
- Burdick, Charles B. (1968). Germany's Military strategy and Spain In World War II. Syracuse Univ. Press. ISBN 978-0-608-18105-9.
- Coutts, Matthew Dean. (2011). "The Political Career of Sir Samuel Hoare during the National Government 1931–40" (PhD dissertation University of Leicester, 2011). reta bibliografio en pp 271–92.
- Cross, J. A. (1997). Sir Samuel Hoare A Political Biography. London. ISBN 0-224-01350-5.
- Hoare, Sir Samuel (1925). A Flying Visit to the Middle East. Cambridge University Press.
- Hoare, Viscount Templewood, Sir Samuel (1977) [1946]. Sedmay (ed.). Ambassador on Special Mission. Madrid: Collins.
- Hoare, Viscount Templewood, Sir Samuel (1947). Complacent Dictator. A.A. Knopf. ASIN B0007F2ZVU.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

