Saffenburg

Saffenburg

burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 31′ 11″ N, 7° 1′ 24″ O (mapo)50.51977.02322Koordinatoj: 50° 31′ 11″ N, 7° 1′ 24″ O (mapo)
ISO
Saffenburg (Tero)
Saffenburg (Tero)
DEC
Situo de Saffenburg
i1
Map
vdr
ruino Saffenburg
origina blazono de la senjoroj de Saffenburg

La Saffenburg estas ruino de mezepoka altaĵburgo apud la vilaĝo Mayschoß en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, distrikto Ahrweiler. La burga ruino situas supre de la valo de la rivero Ahr.

Historio

desegno de la ruino de Renier Roidkin, unua duono de la 18a jarcento

Ĝi estas konstruita en la 11-a jarcento de la grafoj Adolf von Nörvenich kaj Adalbert von Saffenberg (kontraste al la familia nomo la burgo ekhavis la nomon Saffenburg, sed la proksima rilato inter ambaŭ nomoj estas evidenta). La unua dokumenta mencio estis de 1081.

Poste la idoj de Adalbert estis la solaj posedantoj de la Saffenburg. Poste la burgo estis en alodafeŭda posedo de pluraj nobelaj familioj. En 1173 la burgo kaj la graflando Saffenburg fariĝis per geedziĝo la posedo de la grafoj de Sayn. En 1184 la ĉefepiskopo Filipo la 1-a von Heinsberg de Kolonjo aĉetis la duonon de la burgo. Apud la grafoj de Saffenberg aperis ekde 1200 alia nobela gento, kiu nomas sin laŭ la burgo, sed ne apartenis al la alta nobelaro. En la jaro 1424 la burgo fariĝis posedo de la graflando Virneburg kaj post ties pereo al la grafoj de Manderscheid-Schleiden. En 1593 la grafoj de Marck-Schleiden sekvis.

En 1704 la burgo estis malkonstruita kaj fariĝis en 1773 kiel ruino en la posedo de la dukoj de Arenberg.

Hodiaŭ restas nur kelkaj bazaj muroj. En la dekliva estas kelkaj signoj de la iama burgo. En 2004 komenciĝis la ĝisfunda resanigado de la kadukaj muroj. Ekde 2007 la ruino denove estas vizitebla.[1]

Literaturo

  • Heinrich Neu, Walther Zimmermann: Das Werk des Malers Renier Roidkin. Ansichten westdeutscher Kirchen, Burgen, Schlösser und Städte aus der ersten Hälfte des 18. Jahrhunderts. L. Schwann, Düsseldorf 1939, S. 137.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.