SWATH

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun SWAT.
esplora ŝipo Planet
Grafiko de konstrua principo

SWATH estas angla mallongigo de small-waterplane-area twin hull kio tradukeblas kiel du-ŝela (-trunka) apenaŭ-akvotuŝa akvoveturilo. Ĝi estas katamaran-simila akva veturilo, kiu havas minimuman kontaktan surfacon al la surfaca akvo kaj havas torpedosimilan subakvan trunkon. La SWATH estas nomebla ankaŭ torpedo-pieda katamaranosvelt-krura katamarano [mankas fonto].

La svelt-krura katamarano estas tre rezista kontraŭ marondado. Ĝin inventis, prezentis en 1938 Frederick George Creed de la Brita Reĝa Mararmeo, patentigis tion en 1946. Ĉe lia inventaĵo troviĝas du torpedoformaj levkorpoj sub la akvosurfaco kaj la superakva platformo baziĝas sur kvar apogiloj. Tiel estiĝas minimuma akvolinia surfaco.

Ĉar la helicoj laboras sur la subakvaj levkorpoj, ne restas sufiĉa loko por aliaj unuoj, tiel oni lokigas la dizelmotoron sur la platformo kaj oni uzas dizelelektran peladon. Ĉe pli grandaj ŝipoj (ekde 40 m), oni povas enmunti dizelmotorojn en la levkorpojn.

Ĉar la svelt-krura katamarano bone toleras la marondojn, oni uzas ĝin ofte ĉe esploraj ŝipoj. Tiuj ŝipoj havas la rapidon de 10-15 knotoj. Mararmeaj, eksperimentaj tipoj povas havi rapidon de ĝis 40-50 knotoj.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.