STEB
La projekto Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, (STEB) estis lanĉita en 1998 de la redakcio de la tiama gazeto Eventoj, kaj celis redisponigi la antaŭe aperintan, sed jam ne plu haveblan sciencan kaj teknikan fakan literaturon en ciferecigita, diĝita formo, por libere redisponigi ilin en interreto.
Celo kaj motivo
La skanado kaj signorekonado de human-scienca literaturo estas simple realigebla, sed tiu de la teknika literaturo - ofte eldonita en malbonkvalita kelk-ekzemplera formo, kun figuroj, konektoskemoj, ekvacioj jam postulis multe-multe pli grandan tempoinveston (plurfoje eĉ retajpadon...) kaj fakajn konojn.
STEB enhavas pli ol mil dosierojn en multaj sciencaj fakoj. La biblioteko estas trovebla en la retejo de Budapeŝta Esperanto-Centro Eventoj ĉe Eventoj.hu
Krom la skanitaj, rekte entajpitaj kaj per hiperligo konektitaj materialoj en STEB estas deponitaj ankaŭ multaj artikoloj el plej diversaj numeroj de Scienca Revuo.
Historio
La projekton STEB inter 1998-2010 gvidis Szilvási László, la ĉefa kunlaboranto estis Mészáros István, sed multe helpis ĉiuj tiuperiodaj laborantoj de la oficejo de Eventoj: s-inoj Kollár Lejla, Vári Csilla, kaj kelkaj aliaj helpantoj.
La establon kaj funkciigon de STEB certigis/-as kaj financis la Esperanto-Centro Eventoj kaj la “Fondaĵo Eszperantó„ en Hungarujo.
La interreta biblioteko estas uzebla senpage.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.