Rüte
| Rüte | |
|---|---|
| distrikto de Svisio • komunumo en Svislando | |
| Kantono | Apencelo Interna |
| Distrikto | En Kantono Apencelo Interna la komunumoj oficiale nomiĝas distriktoj |
| Koordinatoj | 47° 19′ 15″ N 9° 25′ 49″ O / 47.32083 °N, 9.43028 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 15″ N 9° 25′ 49″ O / 47.32083 °N, 9.43028 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 3296 |
| Areo | 40,9 km² |
| Alteco | 799 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 9050 |
| Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Rüte estas distrikto respektive komunumo en Kantono Apencelo Interna, Svislando. Ĝi havis 3296 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
la distriktokomunumo Rüte situas ĉe la bordo de la rivero Sitter okcidente de la monto Hoher Kasten kaj nordoriente de la Alpsteinmasivo, kies kulmino estas Säntis. La distrikto konsistas el la vilaĝoj Brülisau, Steinegg kaj Eggerstanden, kaj partoj de la vilaĝoj Weissbad kaj Apencelo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo respektive distrikto Rüte limas en nordo al Gais (AR), en nordoriento al Eichberg (SG), en oriento al Oberriet (SG), en sudoriento al eksklavo de la urbo Altstätten, en sudo al Sennwald (SG), en sudokcidento al Wildhaus, kaj en okcidento al Schwende.
Trafiko
Rüte situas ĉe la mallarĝŝpura trajnlinio de Apencelo al Wasserauen de la Apencelaj Fervojoj. De Weissbad aertelfero kondukas al la monto Hoher Kasten.
Historio
La unua dokumenta mencio de Rüte datiĝas el la jaro 1420 kiel Rütiner rod. La hodiaŭa distrikto estis kreita en la jaro 1873 el la malnova Rodo Rüte, kiu estiĝis supozeble inter 1204 kaj 1220, kaj aliĝis en la jaro 1597 okaze de la divido de la lando al la katolika Apencelo Interna. Tradicie la loĝantoj de la distrikto vivtenis de agrikulturo. Ekde la 18-a jarcento ankaŭ la brodado fariĝis tradicia enspezofonto. Per la konstruado de la Apencelaj Fervojoj kaj la aertelferoj al Hoher Kasten kaj Säntis unu el la ĉefaj enspezofontoj fariĝis la turismo.[1]
Referencoj
Vidu ankaŭ
- Rüti
- Schwende (stacidomo)
- Wasserauen (stacidomo)
- Weissbad (stacidomo)
- Steinegg (stacidomo)
- Hirschberg (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






