Rümligen
| Rümligen | |
|---|---|
| Blazono de Rümligen | |
| Rümligen | |
| eksa komunumo de Svislando • komunumoparto en Germanio | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Berno-Mezlando |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Seftigen |
| Geografia situo | CH1903: 604555 / 186634 (mapo)46.8308333333337.4983333333333Koordinatoj: 46° 50′ N, 7° 30′ O; CH1903: 604555 / 186634 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 445 |
| Areo | 4,65 km² |
| Alteco | 606 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3128 |
| Komunumkodo | 0881 |
| Mapo de Rümligen | |
Rümligen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 445 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Rümligen situas en la Svisa Mezlando proksimume 14 kilometrojn sude de la federacia urbo Berno. La komunumo etendiĝas sur la orienta deklivo de la monto Längenberg ĉe la okcidenta flanko de la valo Gürbetal proksimume 70 metrojn super la valfundo laŭlonge de la kantona ĉefvojo de Toffen al Riggisberg. La orientan limon de la komunumo formas la rivero Gürbe. La komunumo konsistas el la vilaĝo Rümligen laŭlonge kaj inter la du kantonaj ĉefvojoj kaj la vilaĝo Hermiswil sur alteco de 843 m s.m. en okcidento de la komunumo alte super la valo. Inter Hermiswil kaj Rümligen situas la kastelo, kiu estas la ĉefa vidindaĵo de la komunumo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,65 km², de kiuj 16,6% estas kovritaj de arbaro, 75,5% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Rümligen limas en nordo al Kaufdorf, en oriento al Gelterfingen, en sudoriento al Kirchenthurnen, en sudo al Riggisberg, kaj en okcidento al Rüeggisberg.
Trafiko
La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Belp tra Toffen, Riggisberg kaj Schwarzenburg al Friburgo, kaj la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Steffisburg. Kvankam tra la komunuma teritorio pasas la fervojlinio tra la Gürbe-Valo de Belp al Steffisburg, la komunumo mem ne disponas pri stacidomo. La plej proksima stacidomo situas 1 kilometron norde de la vilaĝo en Kaufdorf. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio de Toffen al Riggisberg.
Historio
La unua dokumenta mencio de Rümligen datiĝas el la jaro 1075 kiel Rumelingen. Dum mezepoko la Kastelo de Rümligen iam estis la prasidejo de la Baronoj de Rümligen, kiu estis la centro de vasta senjorujo inter Gürbe kaj Sense. Grandan parton de sia havaĵo la baronoj koncedis al la priorejoj de Rüeggisberg kaj Röthenbach. La malalta jurisdikcio pri Rümligen kaj la kastelo kiel heredaĵo restis havaĵo de bernaj nobelaj familioj. Ek de 1388 Rümligen formis parto de la berna kampartribunalo Seftigen. De 1803 ĝis 2009 la komunumo apartenis al la distrikto Seftigen, ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi formas parto de la administra distrikto Berno-Mezlando. [2]
Vidu ankaŭ
- Rümlingen (komunumo en Kantono Bazelo Kampara)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Rümligen Arkivigite je 2016-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Rümligen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Vilaĝeniro ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 183 alvenante de Toffen
-
Kastelo Rümligen
-
Kastelo Rümligen
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.








