Roy Kilner

Roy Kilner
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1890 (1890-10-17)
en Wombwell
Morto 5-an de aprilo 1928 (1928-04-05) (37-jaraĝa)
en Kendray
Mortokialo tifoida febro Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kriketisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Roy KILNER (naskita la 17-an de oktobro 1890 – mortinta la 5-an de aprilo 1928) estis profesia angla kriketisto, kiu ludis en naŭ Testaj maĉoj por Anglio inter 1924 kaj 1926. Tutlertulo, li ludis por la Jorkŝira Kriketa Klubo inter 1911 kaj 1927. En ĉiuj unuaklasaj maĉoj, li faris 14 707 kurojn je meza tempo de 30,01 kaj prenis 1 003 palisetarojn je meze 18,45. Kilner faris mil kurojn en dek apartaj sezonoj, kaj prenis cent palisetarojn en unu sezono kvinfoje. En kvar kazoj li kompletigis la duoblon, t.e. kaj faris 1 000 kurojn kaj prenis 100 wickets en la sama sezono, kion oni rigardas kiel signo de altkvalita tutlertulo.

Kilner unue kriketis por Yorkshire kiel batanto antaŭ la unua Mondmilito, establante regulan ĉeeston en la teamo. Post vundiĝo en la milito, li revenis en 1919 al Yorkshire-a teamo al kiu mankis sende lertaj ludantoj. Rezulte, Kilner komencis ekzerci sin pri sendado ĝis oni alte rigardis lin kiel lanta maldekstrabraka sendisto. Lia agresema batado kaj lia varma personeco faris lin ŝatata kaj de kriketistoj kaj de spektantoj. Pro lia lerteco oni elektis lin por la nacia teamo de Anglio en 1924 kaj por vizito al Aŭstralio por la Serio Ashes de 1924–25. Kvankam li estis la duaranga sendanto de la turniro, lia sendado iom post iom malpli efikis kaj ne ĝenis batantojn ĉe bonaj sendejoj. Oni reselektis lin por la Ashes de 1926, sed malelektis lin por la fina Testo. Kilner plurfoje iris al Barato dum la anglaj vintroj por trejni kriketistojn, kaj en unu tia vojaĝo, en 1928, li malsaniĝis, kaj mortis 37-jaraĝa post sia reveno al Anglio. Lian funebraĵon ĉeestis pli ol cent mil homoj.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.