Rostpano




Rostpano estas pli aŭ malpli granda peco de rostita pano. Pano por rosti povas esti aŭ freŝa, aŭ malfreŝa. Rostpanoj dividiĝas en du bazajn specojn: salaj kaj dolĉaj. Salajn rostpanojn oni kuiras el ajna speco de pano. Oni povas uzi ilin aŭ por intermanĝeti (ekz. al biero – rostpanoj kun ajlo), aŭ por aldoni en supojn, buljonojn kaj salatojn. Por aldoni en supojn oni simple rostas panon kun salo kaj pipro. Dolĉajn rostpanojn oni kuiras el tritika pano, anticipe ŝmirita per ovo aŭ macerita en lakto, poste sukeras. Oni surtabligas ilin al teo, kafo, varma ĉokolado, aŭ kiel aparta manĝaĵo.
Platajn pecojn de distranĉita pano oni kutime rostas en panrostilo.
La ĉehejma panrostilo, inventita en 1913, estas la komuna rimedo por toasti panon. La panotranĉaĵoj estas enmetitaj en la sulkojn ĉe la supro kaj malaltigitaj malsupren. En iuj modeloj oni povas elekti la deziratan gradon de rostado. Kiam la rosto estas preta ĝi estas puŝita supren. Plej multaj modeloj havas du fendojn - por du tranĉaĵoj de pano, kiuj estas rostitaj samtempe kaj samgrade.
Aliaj rostadmetodoj estas sur la kradrostilo, en forno aŭ en toastila forno. Pano ankaŭ povas esti rostita super malferma flamo (sed ne rekte sur la flamo) de kuirforno aŭ portebla kuirilo. Por tiu rostado estas ankaŭ specialaj rostforkoj por ĉi tiu celo.
Pankuboj ankaŭ povas esti rostitaj; La rezulta produkto nomiĝas "krutonoj" kaj estas kutime uzata kiel aldono al salatoj kaj supoj.
Kontraŭe al populara dieta mito - toasti panon ne reduktas la kvanton de kalorioj en ĝi, ĉar rostado nur kaŭzas la perdon de akvo, kiu ne estas kaloria valoro. Se la rostaĵo estas bruligita, la karbigitaj partoj havas pli malaltan kalorian valoron, sed ili estas nemanĝeblaj. Karbonigita manĝaĵo estas suspektita esti kancerogena.
Rostaĵoj estas konsiderata rekomendinda manĝaĵo por tiuj, kiuj suferas de gastrointestinalaj problemoj, ekzemple por tiuj, kiuj suferas de diareo kaj gravedaj virinoj, kiuj suferas naŭzon.
Tipoj
Aliaj projektoj
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.