Roman Michna
| Roman Michna | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 28-an de septembro 1915 en Lichnov |
| Morto | 17-an de novembro 2003 (88-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
| Ŝtataneco | Ĉeĥio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Roman MICHNA (naskiĝis la 28-an de septembro 1915 en Lichnov - mortis la 17-an de novembro 2003) estis ĉeĥa esperantisto en Lichnov.
En Lichnov u Frenštátu estis memorŝtono, inaŭgurita la 14-an de majo 1936. Temis pri plaĉa monumento fare de la skulptisto V. Brázdil, laŭ skizo de samideano J. Špaček. La monon kolektis Roman Michna. La memorŝtono staris antaŭ la lernejo. Dum la nazia okupacio ĝi estis detruita.
La 24-an de septembro 1950 en Kopřivnice estis inaŭgurita memorŝtono en la loka parko en formo bedo kun verda stelo (eble herba aŭ flora), en kies centro estis lokita granda ŝtono kaj sur ĝi fiksita tabulo kun verda stelo kaj surskribo „Zátiší dra Esperanto - Ripozejo de Dro Esperanto“. Post kelkaj jaroj la monumento estis likvidita dum rekonstruo de la urboparto kaj ties parko, la ŝtono estis ĵetita post la urbo en arbaro en rivereton, sed la tabulon savis ĝuste Roman Michna kaj forportis al sia hejmo. Nun la skoltoj en Kopřivnice trovis la ŝtonon, informis en loka kablotelevido pri sia trovaĵo kaj baldaŭ ilin mirigis ret-mesaĝo de la posteuloj de Roman Michna, ke la tabulon ili posedas kaj volonte ĝin disponigos, se la monumento estos renovigita. La skoltoj plie malkovris, ke la fondinto de skoltismo en Kopřivnice Rudolf Zanáška estis fervora esperantisto kaj eĉ fondis kolekton de esperantaĵoj en la urba muzeo, unuan muzean kolekton de esperantaĵoj en Ĉeĥio. Li ankaŭ iniciatis la monumenton, poste savitan de Roman Michna. Tiuj malkovroj vekis intereson ĉe la skoltoj pri Esperanto kaj ĝia movado.
Rimarko
- Koncerne lian morton en 2003, la asocia sekretario de ĈEA sciigis la daton 4-an de aŭgusto, la nepino de Michna informis, ke la ĝusta dato estas 17-a de novembro.
Fontoj
- Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983, p. 175 kaj 245 (pri la monumento en Lichnov)
- Heroldo de Esperanto, 16 januaro 1951, Nova monumento al D-ro Zamenhof en Kopřivnice, Ĉeĥoslovakio, p. 1 (pri inaŭguro de la monumento en Kopřivnice)
- Prelego de Kryštof Hyvnar, ĉefo de skoltoj en Kopřivnice, pri la trovo de la ŝtono kaj la tabulo, kiujn inviciatis Rudolf Zanáška kaj savis Roman Michna.
- Ondřej Šalek: Klub esperantistů v Kopřivnice, PDF formata dosiero
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

