Roman Laskowski
| Roman Laskowski | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 17-an de februaro 1936 en Komarno, Lwów Voivodeship, |
| Morto | 21-an de junio 2014 (78-jaraĝa) en Krakovo |
| Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo |
| Lingvoj | pola |
| Ŝtataneco | Pollando |
| Alma mater | Jagelona Universitato |
| Okupo | |
| Okupo | sindikatisto filologo lingvisto slavisto |
Roman Laskowski (naskiĝis la 17-an de februaro 1936 en Komarno (Lviva provinco), mortis la 21-an de junio 2014) – pola lingvisto, slavisto, polisto kaj ĉeĥisto, pioniro de genera fonologio en Pollando. Aktivulo de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco", en tio de la subreraj strukturoj en la unua duono de la 80-aj jaroj.
Vivo
Juneco
En 1940, post la soveta invado en Pollandon, estis kun la familio deportita al Kazaĥio. Li revenis al Pollando en 1946, ekloĝis en Kietrz, kie en 1954 finis ĝeneralklerigan liceon.
Scienca kariero
En 1959 finis studojn pri la ĉeĥa lingvo en Jagelona Universitato. En la jaroj 1960-1963 estis laboranto de Silezia Scienca Instituto en Katowice, en la jaroj 1963-1969 de Slavistika Fako ĉe Pola Scienca Akademio en Varsovio. En 1967 defendis en Jagelona Universitato doktoran disertaĵon Derywacje rzeczowników w dialektach leskich (Derivaĵoj de substantivoj en dialektoj de Lesko-regiono), verkitan sub la gvido de Alfred Zaręba. De 1969 ĝis 1973 estis laboranto de la Laborejo pri Gramatika Konstruo de la Pola Lingvo ĉe la Instituto de Literaturaj Esploroj de Pola Scienca Akademio kaj lekciisto de Supera Pedagogia Lernejo en Rzeszów.
Distingoj
En 1995 estis distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta "pro eminentaj meritoj en popularigado de heredaĵo de la pola kulturo kaj scienco" en Svedio.
Bibliografio
- Polacy w Szwecji. Słownik biograficzny emigracji polskiej w Szwecji (Poloj en Svedio. Biografia vortaro de la pola elmigrantaro en Svedio), prilaboris Tadeusz Nowakowski, eldono Polonica 1992, p. 89-90
- "Roman Laskowski" en: Encyklopedia języka polskiego (Enciklopedio de la pola lingvo), tria korektita eldono, Ossolineum, Vroclavo 1999, p. 205
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

