Rodgau

Rodgau
Blazono
Rodgau (Germanio)
Rodgau (Germanio)
DEC

Map

situo de la komunumo en la distrikto
situo de la komunumo en la distrikto
urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Offenbach
Urborajtoj urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06106
Poŝtkodo 63110
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6054
Aŭtomobila kodo OF
Oficiala Municipokodo 06438011
LOCODE DE ROU
Subdivido 5 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Jürgen Hoffmann
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Hintergasse 15
Demografio
Loĝantaro 45277 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 2′ N, 8° 53′ O (mapo)50.0256258.8840972222222Koordinatoj: 50° 2′ N, 8° 53′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 127 m
Areo 65,04 km²
Oficiala retejo https://www.rodgau.de/
vdr

Rodgau [ROTgaŭ] estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2024 la komunumo havis 45277 loĝantojn, sekve estas la plej granda komunumo de la distrikto Offenbach kaj apartenas al la administra distriktaro Darmstadt. La urbo estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la aŭtoŝoseo A3 ligas ĝin al la 15 kilometrojn foraj centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno kaj Offenbach.

Krom la aŭtoŝoseo A3, kiu inter Kolonjo kaj Frankfurto okcidente kaj Aschaffenburg kaj Würzburg oriente pasas la urbon en la nordo de ties areo, la unuopajn urbopartojn, kiuj historie ĉiuj estis memstaraj komunumoj kaj de nordo al sudo fadeniĝas kiel perloj sur ŝnuro, norde-sude ligas dua autoŝoseeca strato, la federacia strato B 45.

La urbopartoj estas de nordo al sudo:

la banlago en Nieder-Roden

En Nieder-Roden [nidaRO:dn] troviĝas granda banlago, unu el la plej konataj ripozejoj de la regiono, kun plaĝoj por banvestitaj kaj nudistaj feriemuloj. Ĝi eble estas la nura banlago, kiu havas propran kanzonon: La germana rokmuzika grupo Rodgau Monotones prikantis ĝin dum la okdekaj jaroj de la dudeka jarcento, germanlingve en la kanzono "St. Tropez am Badesee" (etoso kvazaŭ en Saint-Tropez, ĉe la hejma banlago), milde kaj aminde ironie.

Rilatoj al Esperanto

Interalie, en la urboparto Dudenhofen kelkajn jarojn kiel vilaĝa instruisto vivis la esperantisto Heinrich Friess kun sia familio.

Urbopartnerecoj

Rodgau havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:


Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.