Richard Mead
| Richard Mead | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1673 en Stepney |
| Morto | 16-an de februaro 1754 (80-jaraĝa) en Londono |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Reĝlando Anglio Reĝlando de Granda Britio |
| Alma mater | Universitato Utrecht Universitato de Padovo |
| Memorigilo | |
| Familio | |
| Patro | Matthew Mead (en) |
| Patrino | Elizabeth Walton (en) |
| Frat(in)oj | Robert Mead (en) |
| Edz(in)o | Anne Alston (en) Ruth Marsh (en) |
| Infano | Bathsheba Mead (en) ( |
| Okupo | |
| Okupo | kuracisto astrologo |
Richard MEAD (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1673, mortis la 16-an de februaro 1754) estis angla kuracisto.
Mead naskiĝis en Stepney en Londono kiel la dek-dua filo de Matthew Mead (1630-1699). Li studis en Utrecht kun J.G. Graevius dum 3 jaroj, sekve li decidis eniri la medicinan profesion. Poste, li enskribiĝis en Leiden por aŭskulti la lekciojn de Paul Hermann kaj Archibald Pitcairn. En 1695 li diplomitiĝis pri filozofio kaj fiziko, kaj en 1696 li revenis al Londono, kie li senprokraste komencis praktiki kuracadon.
Lia Mechanical Account of Poisons ("Raporto Mekanika de la Venenoj") aperis en 1702, kaj en la jaro 1703 la Reĝa Societo de Londono elektis lin societano. En la sama jaro li kontribuis paperon pri skabio por la ĵurnalo de la Reĝa Societo, "Transactions". En la sama jaro li elektiĝis kuracisto ĉe la Malsanulejo de Sankta Tomaso, kaj li donis lekciojn de anatomio en la Aŭlo de Kirurgoj. Kiam John Radcliffe mortis en 1714, Mead iĝis la agnoskita estro de sia profesio; li kuracis la reĝinon Anne je la fino de ŝia vivo, kaj en 1727 enoficiĝis kiel kuracisto de Reĝo George la 2-a. Mead mortis en Londono en 1754.
"Vivo de Mead" (A Life of Mead), verkita de D-ro Matthew Maty, aperis en 1755.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

