Renens
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Renens VD (stacidomo) kaj Renens-Gare (metrostacio). |
| Renens | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Blazono de Renens | |||||
| Kastelo de Renens | |||||
| komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
| Kantono | Vaŭdo | ||||
| Distrikto | Okcidento Laŭzana | ||||
| Koordinatoj | 46° 32′ 19″ N 6° 35′ 3″ O / 46.53861 °N, 6.58417 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 19″ N 6° 35′ 3″ O / 46.53861 °N, 6.58417 °O (mapo) | ||||
| Nombro de loĝantoj | 20927 (2020) | ||||
| Areo | 2,96 km² | ||||
| Alteco | 415 m super marnivelo | ||||
| Poŝtkodo | 1020 | ||||
| Komunumkodo | 5591 | ||||
| Situa mapo de Renens | |||||
Renens estas ĉefurbo kaj komunumo de la distrikto Okcidento Laŭzana en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 20162 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Renens situas okcidente de la urbo Laŭzano iomete norde de la Lago Lemano. La komunumo Renens konsistas el la urbo Renens kaj larĝaj industrizonoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,96 km², de kiuj 2,0% estas kovritaj de arbaro, 3,7% servas por agrikulturo kaj 94,3% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Renens limas en nordnordoriento al Jouxtens-Mézery, en oriento al Prilly, sudo al Laŭzano, en sudokcidento al Chavannes-près-Renens, en okcidento en unu punkto al Ecublens, kaj en nordokcidento al Crissier.
Trafiko
Tra Renens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la Vojo de Ĝenevo. Alveturejo al aŭtovojo ekzistas sude de la urbo al la flanka brako A1a de la svisa aŭtovojo A1. Tra Renens pasas la fervojlinio de Laŭzano al Brigo kun stacidomo en la komunumo kaj krome la urbo estas bone konektita al la loka busreto de Laŭzano.
Historio
La unua dokumenta mencio de Renens datiĝas el la jaro 888 kiel in villa Runingis. Dum mezepoko Renens estis havaĵo de la katedrala kapitolo de Laŭzano. Sub la berna regado en la jaro 1555 la Senjoro Claude de Praroman akiris interŝanĝe de Berno la senjorecon pri Renens. En la jaro 1750 la urbo Laŭzano aĉetis la senjorujon. Ĝis 2007 Renens apartenis al la Distrikto Laŭzano. Je la 1-a de januaro 2008 ĝi fariĝis la ĉefurbo de la nova Distrikto Okcidento Laŭzana fondita surbaze de la administra reformo de 2006.[3]
Esperanto-Movado
En Renens en 1903 estis fondita la Svisa Esperanto-Societo.
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Renens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






