Remboato

Remboato
speco de boato Redakti la valoron en Wikidata
boatohomenergia transporto • rowing equipment
vdr
Remboatoj sur lago apud Bukaresto
Remboato por ŝaluporemado

Remboato estas boato kiu estas propulsata per remiloj. La movado nomiĝas remado kaj la persono, kiu faras tion estas remantoremisto. Ĉar per remado la maksimuma forto atingeblas per remado malantaŭen, la remanto mem malbone povas vidi kien oni remas. Se ĉeestas persono, kiu tenas la rudron tio ne estas problemo sed alie oni devas daŭre, post kelkaj rem-movoj, rigardi trans la ŝultro.

Nuntempe oni uzas remboatojn ĉefe por sporto aŭ en la libertempo. En iamaj tempoj remboatoj estis ĉefaj transportiloj aŭ helpa veturilo en malprofunda akvo, kie la grandaj velŝipoj tuŝus la grundon.

Konstruo

Ĉio remboato havas ian apogilon aŭ ingon, sur au en kiu la remiloj apogiĝas. Remanto povas stari en la boato kiel ekzemple en gondolo aŭ sidi en ĝi aŭ sur fiksa rembenko aŭ sur rulebla sidilo kiel en sportboato.

Sportboato

La unuaj sportaj remboatoj diferencas multe de la modernaj. La boatoj de la unua Boat Race en 1829 ne havis elstarilojn aŭ piedoapogilojn kaj havis fiksajn benkojn. Anstataŭ remilingoj ekster la boatokorpo ili havis remil-apogilojn sur la rando de la boatoj, kiuj tiam estis multe pli larĝa. La korpo konsistis el lignaj bretoj.

Konkursboatoj havas longan kaj tre mallarĝan korpon. Ĝi konsistas el tavoloj da karbofibra plasto inter kiuj troviĝas tavolo da sesangulaj plastaj ĉeloj. Ĝi estas fermita kaj glata korpo kaj la kilo ne estas videbla de ekstere. Ĉe la boatopostaĵo troviĝas stabiligilo, kiu helpas, ke la boato moviĝas rekte antaŭen. Ĉe kelkaj pluropaj boatoj tie ankaŭ troviĝas rudro. Ili havas t.n. flugilajn elstarilojn, kiuj estas muntita sur la boatorando. Ili estas unuopa peco, kiu estas farita el aluminio aŭ karbofibra plasto. Sur la plej ekstera punkto troviĝas la remilingo.

Maljuna remboato: maldekstre la piedoapogilo, dekstre de tio du reloj kaj sur ili la rulsidilo. Modernaj boatoj havas la saman aranĝon.
Sportaj remboatoj
Remilingo sur la elstarilo de sporta remboato


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.