Real Sociedad
| Real Sociedad | |||
|---|---|---|---|
| futbala klubo | |||
| Kluba nomo | Real Sociedad de Fútbol, S. A. D. | ||
| Kromnomo | txuri-urdin (La Blublankuloj) | ||
| Fondita | 1909 | ||
| Stadiono | Reale Arena Donostio, | ||
| Kapacito | 39.313 | ||
| Prezidanto | Jokin Aperribay | ||
| Trejnisto | Imanol Alguacil | ||
| Ligo | La Liga | ||
| 2024-2025 | 11-a pozicio | ||
|
| |||
La Real Sociedad de Fútbol, pli ofte konata kiel Real Sociedad aŭ simple populare la Real, estas hispana futbalklubo kun sidejo en Donostio, Gipuzko. Ĝi estis fondita la 7an de septembro 1909, sed ties originoj devenas de la jaro 1904, kiel la tiama donostia socio Recreation Club, kies kelkaj integrantoj formis en 1907 la teamon San Sebastián Foot-Ball Club kiu poste rezultos en la fondo de la nuna klubo laŭ la nomo Sociedad de Foot-Ball de San Sebastián.[1]
Identigita per blank-bluaj koloroj el kiuj ĝi ricevas la eŭsklingvan kromnomon txuri-urdin, estas unu de naŭ kluboj kiuj iĝis ĉampionoj de la Nacia Ĉampioneco de Ligo de Unua Divizio, fakte dufoje sinsekve en la sezonoj 1980-81 kaj 1981-82, krom aliaj tri fojoj en kiuj ĝi estis la duaranga. Ĝi estis la teamo kiu plejmulte estis nevenkita, nome dum 38 ludoj, ĝis en 2018 oni superis tiun rekordon,[2] kaj ĝi okupas la okan rangon en la ĝenerala historia klasigo.

En la dua plej grava landa konkurenco, nome la Copa del Rey, la teamo atingis tri venkojn, el kiuj la unua kiel Club Ciclista de San Sebastián en 1909, la dua en 1987 kaj la tria en 2020, estinte finalista en kvin pliaj fojoj. Ĝi partoprenis ankaŭ en diversaj vesioj de la kontinentaj eŭropaj konkurencoj.
Reale Arena estas la stadiono, iam nomita Anoeta, kun kapacito por preskaŭ 40 000 spektantoj, kaj la klubo enhavas pli ol 37 000 abonantoj kaj estas, laŭ esploroj de la Centro de Investigaciones Sociológicas (CIS), la sepa klubo kun plej granda nombro de simpatiantoj en Hispanio.[3] La klubo eltenas tradician rivalecon kontraŭ la Athletic Bilbao, kun kiu oni disputas la nomitan «eŭskan derbion»,[4] kaj FIFA konsideras ĝin unu de la «klasikaj kluboj» de la lando.[5] Ĝi estas krome la sesa klubo kiu plej grandan nombron de internaciaj ludantoj havigis al la Hispana nacia teamo de futbalo.[6]
Referencoj
- ↑ La Futbolteca (eld.). «Historia del club». Konsultita la 18an de oktobro 2021.
- ↑ Diario Vasco (eld.). «El Barcelona supera el récord de la Real Sociedad 38 años después». Konsultita la 18an de oktobro 2021.
- ↑ CIS (eld.). «Barómetro de junio de 2014 - Simpatía por los clubes españoles de fútbol». p. 18. Konsultita la 18an de oktobro 2021.
- ↑ FIFA (eld.). «El regreso del duelo vasco». Arkivita el originalo la 1an de aŭgusto 2015. Konsultita la 27an de julio 2021.
- ↑ FIFA (eld.). «Real Sociedad, señorío vasco». Arkivita el originalo la 19an de junio 2013. Konsultita la 27an de julio 2021.
- ↑ «https://www.realsociedad.eus/».
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
