Ramuro

Kornaro de vircervedo
Ekstremaĵo de kornaro ĉe ruĝa cervo.

Ramuro (neologismo [1]) aŭ kornaro (branĉforma korno [2]) estas la ataka, defenda, ornama organo de cervedoj. Ĝenerale ramuro ornamas la masklojn. Ĝi estas el osteca materialo.

Anatomio

Ramuro estiĝas en la dermo de la haŭto (skeletoestaĵo). Ĝi havas du evoluperiodojn:

  • unue, kreskanta ramuro estas kovrata per velura histo, kiu poste sekiĝas kaj falas,
  • poste, matura ramuro defalas ĉiujare (mudo) kaj kreskas denove pli granda, disbranĉiĝanta.

Du trunketoj kovrataj per hara haŭto subtenas la du ramurojn.

La ramuro de kastrita besto ne defalas, aŭ defalinte ne kreskas denove.

Uzado

Jam en la ŝtonepoko ramuroj estis uzataj por fari ilojn (batiloj, pikiloj, pikarmiloj kaj pintoj por lancoj aŭ sagoj, lancoĵetiloj kaj multaj aliaj).

Hodiaŭ ĉasistoj uzas ramurojn kiel trofeojn. En kelkaj regionaj kostumoj tradicie oni uzas ramurajn butonojn („leda pantalono“). Ankaŭ ramuroj estas uzataj por fabriki kombilojn.

Referencoj

  1. Ramuro en NPIV [1]
  2. Kornaro en ReVo [2]

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.