Radstadt
| Radstadt | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| komunumo de Aŭstrio loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 5550 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 4 823 (2018) [+] | ||
| Loĝdenso | 79 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 23′ N, 13° 28′ O (mapo)47.38333333333313.466666666667Koordinatoj: 47° 23′ N, 13° 28′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 858 m [+] | ||
| Areo | 60,82 km² (6 082 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Radstadt [RA:Tŝtat] estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Salcburgio kaj al la distrikto St. Johann im Pongau (germane Bezirk St. Johann im Pongau aŭ simple Pongau). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 4 823 loĝantoj.
Historio
La regiono ĉirkaŭ Radstadt estis jam loĝata en la 4-a jarcento a.K. dum la tempo de la keltoj. Poste, ĉe la plej grava norda-suda konekto inter Salcburgo kaj Aquileia troviĝis romana setlejo. En la 7-a jarcento komenciĝis la setlado fare de la bavaroj. La nomo de la loko estas menciita en 1074 kiel Rastat (laŭlitere ripozejo, paŭzloko por veturigistoj); en 1092 oni konis la version Radestat. El tiu setlejo finfine estiĝis Altenmarkt kaj pli malfrue Radstadt, kiu havis strategian gravecon kiel limfortikaĵo: tiel ke la rajtoj de la pli maljuna Altenmarkt iom post iom transiris al Radstadt.
La urbiĝo la 27-an de julio 1289 fare de la Salzburga ĉefepiskopo Rudolf von Hohenegg kaj la sinteno dum la kamparanaj militoj 1525/26 (la loko rezistis al kvin miloj da ribeluloj sub la gvidado de Michael Gaismair) alportis al la urbo diversajn liberecojn, i.a. propran civitanan gardon. En 1527 Radstadt ricevis pro sia lojaleco de ĉefepiskopo Lang grandan liberec-leteron kaj la honortitolon la ĉiam fidela. Kiel punkompensola sieĝintoj devis konstrui la tri rondajn angulturojn por plibonigi la defendon. En Radstadt en 1528 estis senkapigita Georg Scherer, kiu mortis kiel evangelia martiro.
En la jaroj 1731/32, pro ĉefepiskopa elmigra edikto, pli ol 3000 protestantoj devis elmigri, multaj el ili al Orienta Prusio. Komence de la 19-a jarcento aŭstraj, bavaraj kaj francaj okupacdoj sekvis ĝis Salcburgio fariĝis memstara aŭstria kronlando en 1849/50. De 1875 troviĝas stacidomo en Radstadt ĉe fervoja linio inter Bischofshofen kaj Selzthal.
Superregiona atenton akiris en la 1920-aj jaroj la prezentadoj sur subĉiela scenejo de la Komedio pri la Lasta Juĝo kiun remalkovris en Filzmoos Matthias Jäger kaj prilaboris Alois Außerer. En 1938 la komunumoj Radstadt-urbo kaj Radstadt-lando estis kunigitaj.
Homoj rilataj al Radstadt
- Georg Scherer, protestantisma martiro
- Johann Georg Mohr, skulptisto
- Johann Kirchner, politikisto
- Károly Alexa, hungara kritikisto
Vidindaĵoj
- Kastelo Lerchen
- Preĝejo Ĉielenpreno de Mario, katolika
- Preĝejo Repaciĝo, protestantisma
Eksteraj ligiloj
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







