RTVE

RTVE
bildo
bildo
ŝtata entrepreno • komunikilkompanio • dissenda kompanio
Ĝeneralaj informoj
Ricevo Dissende
Landoj  Hispanio
Komenciĝo de elsendoj 12-a de januaro 1946
Programa tipo Diversa
Posedata de Sociedad Estatal de Participaciones Industriales vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj
1 276 795

(stato la 5-a de februaro 2023)

Retpaĝaro Oficiala retejo
vdr

RTVE, mallongigo (fakte kutime skribata nur minuskle, do rtve) por la hispanlingva titolo Corporación de Radio y Televisión Española, do "korporacio de radio kaj televido de Hispanio", kutima iom pli konciza markonomo Radiotelevisión Española, estas la publika televida dissendejo de Hispanio, ŝtata entrepreno organizata en jura formo de anonima societo. Post iom da tempo de eksperimentado en 1955 kaj 1956, la unua signalo de la fondita stacio Televisión Española (TVE) estis elsendita la 28-an de oktobro 1956 en Madrido, de la unua televida centro ĉe la avenuo Paseo de la Habana de la madrida urbodistrikto Ĉamartino, atingante la ĉirkaŭ 600 televidilojn ekzistantajn en la urbo tiutempe. La 11-an de oktobro 1973, la du retoj por respektive radiofonia kaj televida dissendado, RNE kaj TVE, estis unuigitaj en la "centra publika servo Radiotelevisión Española. Ĝis la 1980-aj jaroj, kun la kreado de regionaj dissendejoj ETB kaj TV3, TVE tenis la monopolon pri televidelsendo en la lando.

Pliaj firmiĝoj sekvis en 1977, tiam RTVE iĝis aŭtonoma organismo. En 1979, al TVE kaj RNE aliĝis la malnova radioservo Radiocadena Española (RCE), kiu, male al RNE, rajtis elsendi reklamaĵojn. Kun apliko de nova statuto de radio kaj televido de 1980, la publikaj dissendaj servoj estis agorditaj kiel laŭleĝa publika unuo kun sia propra jurisdikcio, publika unuo Radiotelevisión Española. La antaŭa kineja novaĵfilma servo NO-DO estis kunfandita en RTVE en 1980 por esti malfondita en 1981. Ekde tiam, la NO-DO-arkivoj estas posedaĵo de RTVE - ĝia konservado estas en la manoj de RTVE kaj la bacia hispana filmoteko. En 1989, RCE estis malfondita kaj ĝia radioservo estis kunfandita en RNE.

Jam antaŭ la unua televida elsendo, en 1955 la stacio iĝis membro de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido fondita en 1950. Fariĝante aktiva membro de la Eŭropa Dissenda Unio, Hispanio akiris la rajton partopreni en la Eŭrovido-Kantokonkurso ekde kiam la konkurso en 1956 okazis la unuan fojon, nun antaŭ 70 jaroj, kaj ankaŭ en la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso por kantistoj de 9 ĝis 16 jaroj, kiu okazas ekde 23 jaroj.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.