RF Kuang

RF Kuang
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1996 (1996-05-29) (30-jaraĝa)
en Kantono
Lingvoj anglaĉina
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Kembriĝo - ĉinologio
Universitato Yale - Ĉinlingva literaturo
Universitato Georgetown - historio
Greenhill School (en) Traduki
Universitato de Oksfordo - ĉinologio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
romanisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Poppy War
The Dragon Republic
Babel
Yellowface
The Burning God
TTT
Retejo https://rfkuang.com/
vdr

Rebecca F. Kuang (naskiĝis la 29-an de majo 1996 en Kantono, Ĉinio) estas ĉindevena usona verkistino. Kuang translokiĝis al Usono kun sia familio en 2000.

Vivo

Ŝi studis historion ĉe Georgetown University en Vaŝingtono. En 2018, ŝi gajnis Marshall Scholarship kun kiu ŝi daŭrigis ŝiajn studojn ĉe la Universitato de Kembriĝo en Anglio. Ŝia disertaĵo, pri kiu ŝi nuntempe laboras ĉe la Universitato Yale, traktas propagandan literaturon dum la Dua Ĉina-Japana Milito[1].

Verkaro

  • (2018) Poppy War - Trilogio (Papavo-milito), Nebula Award Finalisto
  • (2019) The Dragon Republic (La Draka Respubliko)
  • (2020) The Burning God (La Brulanta Dio)
  • (2021) Babel (Babelo), ricevis plurajn premiojn.
  • (2022) Yellowface (Flava vizaĝo)
  • (2023) Katabasis (Katabazo)

"Babel" (Originalo "Babel. Or the Necessity of Violence: An Arcane History of the Oxford Translator’s Revolution", 2022, HarperCollins, 544 pp, ISBN 978-0-06-302142-6)

Babelo okazas en alterna universo, dum la 1830-aj jaroj en Anglio , kie la brita ekonomio kaj ĝia kolonia influo estas instigitaj per la uzo de magiaj arĝentaj stangoj. Ilia potenco venas de kaptado de tio, kio estas "perdita en tradukado" inter vortoj de malsamaj lingvoj, kiuj havas similan, sed ne identan signifon. Arĝentaj stangoj gravuritaj per tiaj "paroj" povas helpi pliigi la industrian kaj agrikulturan produktivecon, plibonigi la precizecon de armiloj, resanigi vundojn kaj pli. Por krei kaj utiligi tiun potencon, la Universitato de Oksfordo establis la Reĝan Instituton de Tradukado, moknomitan "Babel", kie akademianoj laboras por trovi novajn parojn.

La rakonto havas klaran kontraŭkoloniisman aliron en la kunteksto de la historiaj rilatoj inter la britoj kaj la ĉinoj en la 19-a jarcento, sed kun magiaj elementoj interne, enmetante terminojn el malsamaj lingvoj sur arĝentajn tabuletojn, kun kiuj trejnitaj dulingvaj tradukistoj kapablas fari magion.

Premioj

Kuang ricevis la mirigan Premion por plej bona nova aŭtoro en 2020.

La verko Babelo de Kuang estis nomumita por la Premio Hugo en 2023, sed pro neklarigebla kialo ĝi ne ricevis pli da voĉoj en la diversaj voĉdonrondoj ĉe la evento okazigita en Ĉinio, kiel evidentiĝis el poste publikigitaj statistikoj, kiuj levis akuzojn pri cenzuro[2].

Referencoj

  1. (en) Konciza biografio en la retejo de Kuang, alirite la 27-an de majo 2019.
  2. (en) Sadie Genies, Susana Polo, Hugo Awards under fire over censorship accusations, and SFF writers want answers, Polygon, la 24-an de januaro 2024. Alirite la 6-an de decembro 2024.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.