REVU

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Renkontiĝo Esperantista Volgo-Urala estas esperantista evento kiu okazis 24-foje (1968-1983).

REVU estis regula regiona renkontiĝo de esperantistoj de Uralo kaj Volgio. Sian aperon REVU ŝuldis al Boris Kolker, kiu en majo de la jaro 1968 okazigis en la ĉefurbo de Baŝkirio Ufo la unuan interurban esperantistan renkontiĝon. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj la nombro de esperantistoj kaj lokaj grupoj rapide kreskis, aperis bezono pri interurbaj kontaktoj por spertinterŝanĝoj, lingvaj kaj kultur-klerigaj programoj de esperantistoj, kaj REVU, kiu kutime estis ĉiujare okazigata aŭtune kaj printempe, fariĝis neeliminebla kaj tre grava elemento de la esperantista komunumo en Uralo. En la jaroj 1968 – 1983 estis okazigitaj entute 24 REVU en 11 urboj, plejofte (sesfoje) gastigis la renkontiĝon Ufo. REVU ne havis strikte preskribitan programon, multo dependis de la fantazio, elpensemo kaj kapabloj de lokaj organizaj kolektivoj, kaj nome ĉi tiu fakto pledis por la apero de elstaraj iniciatemaj uralaj esperantistoj kaj movadaj aktivuloj. La renkontiĝo rapide populariĝis kaj ordinare kolektis multajn partoprenantojn. La lasta laŭvica REVU-24 okazis en Ĉelabinsko en 1983, ĉar poste la iniciato pri la organizado de regionaj esperantistaj renkontiĝoj transiris al la Urala Esperanto-Komitato, kiu preferis aliajn tipojn kaj nomojn de la renkontiĝoj. [1]

Renkontiĝo Esperantista Volgo-Urala
Numero Jaro Urbo Notoj
1 1968 Ufo
2 1970 Ĉelabinsko
3 1970 Ufo
4 1971 Ufo
5 1972 Ĉelabinsko
6 1972 Sterlitamako
7 1973 Ufo
8 1973 Miasso Partoprenis 40 personoj el 8 urboj
9 1974 Sverdlovsko Partoprenis 63 personoj
10 1974 Salavato Partoprenis 50 personoj
11 1975 Miasso Partoprenis 101 personoj el 20 urboj
12 1975 Ufo
13 1976 Tjumeno
14 1976 Sizranjo Partoprenis ĉ. 30 personoj el 12 urboj. La datoj: 6-8 de novembro. Kontakta organizanto: Natali Dolganova.
15 1977 Permo La datoj: 7-9 de majo. Menciita ĉeforganizanto: Ĉazova Ludmila Nikolajevna
16 1977 Ĉelabinsko
17 1978 Kujbiŝevo
18 1979 Tjumeno
19 1980 Sverdlovsko
20 1980 Kujbiŝevo
21 1980 Ĉelabinsko T.e. tio estis la tria REVU por la jaro (la jaro estas laŭ la fonto)
22 1981 Ufo La renkontiĝo estis nuligita de la instancoj unu tagon antaŭ la komenco, la averton ne sukcesis ricevi nur volgogradaj aliĝintoj, ĉar ili jam ekvojaĝis [2]
23 1982 Kujbiŝevo
24 1983 Ĉelabinsko

Notoj

  1. laŭ Vladimir Opletajev, Esperanto en Uralo
  2. (mi estis unu el ili - Andrej Ananjin)

Fonto

La fonto de la informoj: Esperanto en Uralo, parto 1 de Vladimir Opletajev [1]

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.