Pāvilosta
| Pāvilosta | |||
| Urbo | |||
Rivero Saka en Pāvilosta
| |||
|
|||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Municipo | Dienvidkurzeme, "Suda Kuronio" | ||
| Historia regiono | Kuronio | ||
| Rivero | Saka | ||
| Koordinatoj | 56° 53′ 21″ N 21° 10′ 37″ O / 56.88917 °N, 21.17694 °O (mapo) | ||
| Areo | 6,3 km² (630 ha) | ||
| Loĝantaro | 860 (29.01.2021) | ||
| Denseco | 136,51 loĝ./km² | ||
| Urborajtoj | 1991 | ||
| Horzono | EET (UTC+2) | ||
| - somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
| Poŝtkodo | LV-3466 | ||
|
| |||
| Retpaĝo: pavilosta.lv | |||
Pāvilosta - jen latve, historie ankaŭ germane Paulshafen, ambaŭ nomoj nur uzatas ekde la jaro 1879, vidu sube - estas havena urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la okcidento de Latvio. Ĝi ekde julio 2021 apartenas al la tiam fondita municipo Dienvidkurzeme, "municipo Suda Kuronio", kaj situas en okcidenta parto de la municipo apud la Balta Maro. Ĉe la enfluejo de rivero Saka (rivero nur 6 kilometrojn longa, kreita per kunfluo de la riveretoj Tebra iom pli norde kaj Durbe iom pli sude) en la maron ekzistas haveno. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 46 km de Grobiņa, 53 km de Liepāja kaj 210 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2025 en la urbo vivis 858 personoj sur areo de 6,07 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 141 loĝantoj/km².
Historio
Jam en la 13-a jarcento, kurona haveno Saka situis ĉe la enfluejo de la samnoma rivero. La haveno unuafoje dokumente estis menciita en traktato de 1253 de la germanlingva Livonia Ordeno, kiu tiam finkonkeris la regionon. Ekde tiu jaro la areo estis regita de la same germanlingva episkoplando de Kuronio, poste de la aŭtonoma regiono Piltene.
En 1795 la Piltene regiono, kune kun Saka haveno, estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integriĝis en la Kuronian provincon.[2]
En 1879 komenciĝis la konstruado de plentaŭga haveno kaj vilaĝo, kiu estis nomita latve Pāvilosta respektive germane Paulshafen (Paŭla haveno). Evoluo estis malrapida ĝis 1893, kiam la konstruado de la milithaveno en Liepāja/Libau komenciĝis kaj Pāvilosta iĝis liverhaveno. Konstruado de malgrandaj ŝipoj komenciĝis, 15 ŝipoj estis konstruitaj en la vilaĝo. Dum la unua mondmilito, la loka kargo kaj fiŝkapta floto preskaŭ estis tute detruitaj.
Post la Milito de latvia sendependiĝo (1918-1920), Pāvilosta estis inkludita en la novestablita Respubliko Latvio. Ekde tiam, la loĝloko ekzistis plejparte kiel fiŝkaptista vilaĝo. En 1952 Pāvilosta ricevis la statuson de laborista vilaĝo (ekde 1961 - urbovilaĝo), en 1991 akiris urborajtojn. En la 21-a jarcento, la turisma infrastrukturo komencis formiĝi, la Saka estuaro estis profundigita ĝis 4,5 metroj, permesante al malgrandaj pramoj eniri.
Geografio
La urbo situas en la marborda malaltebenaĵo borde de la rivero Saka.[3]
Averaĝa temperaturo estas -3°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 750-800 mm jare.[3]
Transporto
La sola aŭtovojo de la urbo estas P111 (Ventspils-Grobiņa).
Loĝantaro
Ŝanĝo de loĝantaro
| Jaro | Homoj | Jaro | Homoj[2][4] |
|---|---|---|---|
| 1920 | 718 | 2000 | 1290 |
| 1935 | 795 | 2011 | 1026 |
| 1967 | 1100 | 2021 | 838 |
Etna strukturo
| Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 2000 | 1290 | 947 (93%) | 47 (4%) | 2 (0%) | 9 (1%) | 1 (0%) | 14 (1%) | 6 (0%) |
| 2021 | 838 | 772 (92%) | 42 (5%) | 4 (0%) | 7 (1%) | 0 (0%) | 9 (1%) | 4 (0%) |
Vidindaĵoj
- Naturrezervejo "Pāvilosta griza duno"
- Pāvilosta Granda Ŝtono en maro
- Loka muzeo
- Centjara Parko
Bildoj
-
Katolika preĝejo
-
Dzintaru iela - la sukcena aleo
-
Kormoranoj sur la Pāvilosta Granda Ŝtono
-
Loka muzeo
-
Haveno
Referencoj
- ↑ Toponavi.com. Distancoj
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 2, p. 752.
- ↑ 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ 4,0 4,1 stat.gov.lv
Eksteraj ligiloj
- retejo de la haveno (latve, germane kaj angle)
- turismaj informoj de la municipo (latve, litove kaj angle)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


