Psofiedoj
Psophia crepitans
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||

Psophia viridis
Psophia leucoptera
La Psofiedoj (Psophiidae), ankaŭ agamiedoj aŭ trumpetbirdoj, estas birdofamilio en la ordo de la Gruoformaj (Gruiformes). Ĝi konsistas el nur unu genro kun tri specioj.
Nomo
En PIV la psofioj nomiĝas agamioj laŭ la franca Agami trompette. Aliaj lingvoj havas trumpetista birdo kiel genran nomon, kvankam ĝia sonado similas pli precize al tamburado ol al trumpetado. Ni preferas transpreni kiel ĉefan la latinan sciencan nomon en esperantigita formo. Ĝi devenas de la greka ψόφος, kiu signifas ĉiuspecan bruon.
Aspekto
Psofioj aspektas laŭ grando kaj formo pli kiel kokoj ol kiel gruoj. Ilia beko similas al tiu de urogalo. La fortikaj kruroj havas stabilajn antaŭajn piedfingrojn kaj malgrandan, iom supre komenciĝantan malantaŭan piedfingron. La kapoplumaro estas velura, la ŝultro kaj la internaj supraj flugiloj estas strange ĉifonaj. La flugiloj kaj la vosto estas relative kurtaj. La plumaro estas ĝenerale grizabruna kun bluaj speguloj; malsamkoloraj estas la flugiloj laŭ la specio. La birdoj povas fariĝi grandaj ĝis duona metro kaj pezaj ĝis 1,5 kilogramoj.
Vivmaniero
Agamoj vivas en malgrandaj grupoj, kiuj dum la tuta jaro defendas sian teritorion. La birdoj tute ne ŝatas flugi, sed ili povas rapide, lerte kaj longe kuri, daŭre tikante per la flugiloj. Ili serĉas sian nutraĵon – fruktojn, semaĵojn, verdaĵojn kaj etajn bestojn – sub arboj, irante inter la arboj tien kaj reen en la rapideco de homa piediranto, averaĝe 3,7 kilometrojn tage. Pli larĝajn riverojn ili trapasas naĝante, sed nur se necese. En danĝero ili flugas sur arbojn, kie ili ankaŭ tranoktas.
Generado
Trumpetbirdoj kelkfoje montras grupan amorludan dancadon, kiu iomete memorigas tiun de gruoj. La neston ili konstruas en arboj. Ĝi entenas inter ses kaj dek senmakulajn verdete aŭ flavete blankajn ovojn, kiujn la femalo elkovas. La idoj baldaŭ forlasas la neston por nutri sin surgrunde.
Disvastiĝo
Psofiedoj vivas en Sudameriko, en la tropikaj pluvarbaroj de la amazona pelvo. La tri specioj estas limigitaj per grandaj riveroj: norde de Amazono la tambura psofio, okcidente de Rivero Madeira la verda psofio, oriente la blankflugila.
Genro kaj specioj
- Psofio (Psophia), agamio, trumpetbirdo
- Agamio[1] (Psophia crepitans), tambura agamio, grizflugila trumpetbirdo
- Verda psofio (Psophia viridis), verda agamio, verdflugila trumpetbirdo
- Blankflugila psofio (Psophia leucoptera), blankflugila agamio, blankflugila trumpetbirdo
Referencoj
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


