Psalmo 23

Psalmo 23 ofte estas nomata la "Psalmo de la Paŝtisto".
Psalmo 22 sur folio de la Psalmaro de Eleonora de Akvitanio.
Psalmo 23 (1880), anglalingve kaj ilustrita

Psalmo 23 [1], ankaŭ konata kiel la Psalmo de la Paŝtisto, la Psalmo de la Bona Paŝtisto, estas ŝajne la plej fama el ĉiuj bibliaj psalmoj kaj unu el la plej konataj bibliaj tekstoj. Ĝia bildaro estas enradikiĝinta en antikva proksimorienta paŝtista socio. Ĝi komenciĝas per la vortoj:[2] "La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos."[3][4][5][6]

Priskribo

En ĉi tiu psalmo, Dio estas difinita paŝtisto por la izraela popolo, kaj la aŭtoro prezentas Lin kiel protektanton kaj provizanton. La psalmo esprimas ĝojon pro la konstanta zorgo, zorgemo kaj prospero, kiujn la fideluloj spertas de Jahve.

La psalmo esprimas fidon je la zorgo de Dio ( Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; ), kaj ankaŭ fidon je la eterna vivo ( Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne ).

Krom la ĉeftemo de Jahve kiel paŝtisto, dua, malpli ofte rimarkata ĉeftemo aperas en la dua parto de la psalmo: Jahve kiel armeo.[7] Ambaŭ ĉeftemoj dividas la senkondiĉan fidon de la psalmisto al la unusola Dio, kiu protektas kaj akompanas la homaron sur ĝia vivvojaĝo kun ĉiuj ĝiaj necertecoj.

Psalmo 23 havas specialan signifon por kristanismo ĉar, laŭ la Evangelio laŭ Johano, Jesuo Kristo mem nomas sin la "bona paŝtisto", kiu pretas demeti sian vivon por la ŝafoj (Johano 10:11).

La motivoj de la psalmo ofte estas uzataj en moderna kulturo kaj la amaskomunikiloj. La psalmo estis muzikigita de Johann Sebastian Bach [8], Leonard Bernstein, Franz Schubert kaj Antonín Dvořák; ĝi estis inkludita en la repertuaroj de Duke Ellington, The Moody Blues kaj Pink Floyd.

En Esperanto

La angla komponisto kaj esperantisto Frank Merrick komponis kelkajn neakompanatajn ĥorajn verkojn, inter ili aparte Psalmo 23 („La Sinjoro estas mia paŝtisto“) — por neakompanata SATB ĥoro (soprano, alto, tenoro, baso). Ĝi estis registrita de The London International Choir.

Referencoj

  1. Psalmo 22 en la Septuaginto kaj Vulgato, laŭ la Masora teksto
  2. Ankaŭ konata per sia latina incipit, Dominus regit me, "La Eternulo regas min".
  3. Book of Common Prayer, 1662, Psalm 23 Dominus regit me.
  4. Vulgate: Psalms: Psalms Chapter 22.
  5. Breviarum Monasticum. Dominica ad Matutinum. Ps. 22
  6. Breviarium ad usum Sarisburiense. Psalterium. Ad Primam. Psalmus xxij.
  7. «... la Sinjoro forta kaj potenca, la Sinjoro potenca en batalo. [...] Kiu estas tiu reĝo de la gloro? La Sinjoro de la armeoj».
  8. Johann Sebastian Bach prenis en la himno de Wolfgang Musculus, de 1530, parafrazon de Psalmo 23, kiel la tekston por sia ĥorala kantato "Der Herr ist mein getreuer Hirt", BWV 112, kiu estis prezentita unue en Lepsiko en 1731.

Eksteraj ligiloj

Esperante

Hebree

Angle

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.