Protalio

Protalio (de latina pro „por“ kaj greka θαλλός thallos „tigo“) estas termino en botaniko por haploidia gametofito de la filikoj. La protalio kreskas el sporo kiun produktas la sporofito de filikoj. Ĝi restas relative mallongtempa kaj iĝas nur unu ĝis du centimetrojn alta. Pro tiu eteco nefakulo apenaŭ rimarkas protalion ĉar ĝia aspekto similas ofte al la simpla talusaj hepatikoj.

Aspekto kaj vivmaniero de protalio varias de specio al specio: kelkaj estas verdaj kaj faras fotosintezon, aliaj vivas subgrunde kaj vivtenas sin saprofite, do de mortita organika materialo.

De la frondo al la protalio kaj al frondoj

protalio de Dicksonia antarctica

Filikoj estas ofte faskoformaj kun pli aŭ malpli longaj frondoj („filikofolioj“) el la malsupro de la frondo aperas punktformaj aŭ en striaj sporangioj kun sporoj; sporoj fariĝas el neseksa formo de reproduktado. Pli nevidebla estas la alternado de la generacioj: la konata aperoformo de la filiko estas la sporofito (la sporoplanto). La sporoj ne fariĝas nova sporofito (da ne al la „frondo-planto“), sed al malgrandaj gametofitoj (= protalio)j, ekzemple al gametoj la (seksaj ĉeloj) produktanta planto.

Protalioj ankras en la grundo per rizoidoj. Ĉe la malsupra flanko de la ofte plata aŭ bulformaj protalioj formiĝas gametangioj, en kiuj formiĝas la gametoj: la plej ofte globformaj anteridioj estiĝas masklaj ĝermĉeloj, kaj el preskaŭ botela formo la arĥegonioj estas la inaj ĝermĉeloj.

Ĉe kelkaj filiko-specioj anteridioj kaj arĥegonio ekzistas sur la sama protalio (monoikaj filikoj), ĉe aliaj specioj la du seksoj troviĝas sur malsamaj protalioj (dioikaj filikoj); ĉe kelkaj filikoj la divido de la seksoj jam aperas ĉe la sporangio (isosporaj kontraŭ heterosporaj filikoj).

Se ĝermoĉeloj liberiĝas el la anteridioj, ili naĝas – simile al la spermoj de bestoj – helpe de flageloj ili naĝas al aĥegonio; la moviĝo kaj la fekundiĝo nur povas okazi en ĉeesto de akvo. El la fekundiĝita ovoĉelo kreskas la filiko kun siaj konataj frondoj, la sporofito.

Avantaĝo de la alternado de la generacio

La filogeneza avantaĝo de tiu alternado de la generacioj ĉe filikoj estas ke la planto povas uzi la avantaĝojn de ambaŭ la seksaj formoj: helpe de alte kreskantaj sporofitoj povas vivi sur parte tre sekaj kreskejoj kaj tie produkti neseksajn sporofitojn. Se la sporoj falas sur seka grundo ili tie povas kuŝi tie ĝis la fino de la seka tempo.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.