Prosumanto
Prosumanto (kunmetaĵo de produktanto kaj konsumanto) estas persono kiu konsumas kaj produktas produkton. Ĝi estas derivita de prosumado /prosumption/, nome komerca termino signifanta "produktadon de konsumantoj". Ĉi tiuj terminoj estis elpensita en 1980 de usona futuristo Alvin Toffler kaj estis ĝenerale uzita de multaj teknologiaj verkistoj de la tempo. Nuntempe ĝi ĝenerale rilatas al persono uzanta komun-bazitan produktadon. Tiu ĉi nebuliĝo de la roloj de konsumantoj kaj produktistoj havas ĝian devenon en la kunlaboraj mem-helpaj movadoj, kiuj naskiĝis dum diversaj ekonomiaj krizoj ekz. la Granda Depresio en la 1930aj jaroj.
Marshall McLuhan kaj Barrington Nevitt proponis en sia libro de 1972 Take Today, (p. 4) ke per elektra teknologio, la konsumanto fariĝus produktisto. En la libro de 1980, The Third Wave, futurologo Alvin Toffler elpensis la terminon "prosumer" kiam li antaŭvidis ke la rolo de produktistoj kaj konsumantoj komencus nebuligi kaj kunfandi (eĉ kvankam li priskribis ĝin en sia libro Future Shock /Estonta Ŝoko/ de 1970). Toffler antaŭvidis tre saturitan merkaton kiam amasproduktado de normigitaj produktoj komencis kontentigi bazajn konsumantajn postulojn. Por daŭrigi kreskantan profiton, komerco komencus procezon de amasa alĝustigo, kiu estas la amasa produktado de ege alĝustigitaj produktoj.
En la kampo de renovigebla energio, prosumantoj estas familioj aŭ organizaĵoj kiuj ĉe tempoj produktas superfluan karburaĵon aŭ energion kaj provizas ĝin en nacia (aŭ loka) disdonado reto; dum ĉe aliaj tempoj (kiam ilia karburaĵo aŭ energiaj postuloj superas ilian propran produktadon de ĝi) ili konsumas la saman karburaĵon aŭ energion de tiu reto. Tio ĉi estas ĝenerale farita de familioj per PVaj paneloj sur iliaj tegmentoj produktanta elektron. Tiaj familioj cetere povas fari uzadon de bateria stokado de elektro por pliigi ilian porcion de mem-produktita elektro, rilatita ankaŭ kiel prosumado /prosumption/ en la literaturo.
Ĝi estas ankaŭ farita de entreprenoj kiu produktas biogason kaj provizas ĝin per gasa reto uzante gason de la sama reto ĉe aliaj tempoj aŭ en aliaj lokoj. Nobelreta projecto /Nobel Grid project/ de la Eŭropa Unio, kiu estas parto de ilia Horizonto 2020 /Horizon 2020/ esplora kaj noviga programo, uzas la terminon en ĉi tiu maniero ekzemple.
Prosumado
En sia libro de 2006 en Wikinomics: "Kiom Amasa Kunlaboro Ŝanĝas Ĉion" / How Mass Collaboration Changes Everything/, Don Tapscott kaj Anthony D. Williams uzas la rilatan terminon prosumado (produktado/konsumo; ankaŭ elpensita de Toffler) por rilati al la kreado de produktoj kaj servoj de la samaj homoj kiuj fine uzos ilin.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.