Programo Voyager
| Programo Voyager | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| programo de NASA scienca esplora projekto | |||||
| Komenco | 1977 vd | ||||
| Fino | 2020 vd | ||||
| Landoj | Usono vd | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||

La programo Voyager estas usona scienca programo, kiu uzas du kosmosondilojn, Voyager 1 kaj Voyager 2, por studi la eksteran Sunsistemon. Ili estis lanĉitaj en 1977 por utiligi favoran liniiĝon de Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno kaj ili nun esploras la eksterajn limojn de la heliosfero. Kvankam ilia komenca misio estis studi nur la planedajn sistemojn de Jupitero kaj Saturno, Voyager 2 plu vojaĝis ĝis Urano kaj Neptuno, kaj nun ambaŭ sondiloj esploras interstelan spacon. Ilia misio estis plilongigita trifoje kaj ambaŭ sondiloj daŭre kolektas kaj sendas sciencajn datumojn.
Kun distancoj de la Suno 133 AU (1,99×1010 km) kaj 109 AU (1,64×1010 km) en oktobro 2015[1], Voyager 1 kaj Voyager 2 estas inter la plej malproksimaj homfaritaj objektoj, kune kun Pioneer 10 kaj Pioneer 11.
La sondiloj estis konstruitaj de Jet Propulsion Laboratory kaj financitaj de NASA.
Notoj kaj referencoj
- ↑ JPL. Where are the Voyagers (angle). Alirita 2015-10-29 .
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

